Centre Culturel Angevin d'Espéranto / Anĝeva Esperanto-Asocio

Vous êtes ici  :  Accueil > Ils l’ont utilisé > Correspondance du Japon > Messages avril 2011

Le 22 avril

(message précédent : 20 avril)
(rapide traduction, avec contributions de Simone ; le texte en espéranto, avec photo et graphique, se trouve sur le site de SAT : ici)


Le 22 avril

Monkolekto por biciklo
Esperantistoj sukcese kolektis 190000 enojn (1900 eŭrojn) por aĉeti biciklon kostantan 120000 enojn por s-ino Takada Aja en la detruita urbo Iŝinomaki. Ŝia artgalerio estas damaĝita, sed ŝi helpas aliajn pli seriozajn suferantojn. Por tio ŝi bezonas porteblan, elektrohelpan biciklon. Tiu propono venis de s-ro Teduka Takaŝi en la urbo Tagaĵoo, kaj s-ro Makino Micuo prizorgis la monkolektadon.

Collecte pour une bicyclette
Des espérantophones ont réussi à recueillir 190000 yens (1900 euros) pour acheter un vélo de 120000 yens pour Mme Takada Aja dans la ville détruite de Iŝinomaki. Sa galerie d’art est endommagée mais elle aide d’autres personnes plus durement touchées. Pour cela, elle a besoin d’une bicyclette portable à assistance électrique. Cette proposition est venue de Mr Teduka Takaŝi dans la ville de Tagaĵoo, et Mr Makino Micuo s’est occupé de la collecte.

S-ro Makino skribis en sia mesaĝo jene :
“La 13an de aprilo, 1945, mi apenaŭ saviĝis en la usona aeratako al Tokio. Dum mia knabaj tagoj mi ĉiam suferis pro malsato. Laŭ onidiro, ke en la gubernio Kumamoto ankoraŭ restas manĝaĵoj, mi translokiĝis tien, sed ankaŭ tie mankis manĝaĵoj. Min helpis miaj instruistoj kaj amikoj ankaŭ malriĉaj. Dank’ al tio, mi, tiutempe estante 13-jara kaj sola vivanta, povis postvivi. Ĉi-fojaj katastrofoj kaj la akcidentoj de la nukleaj centraloj estas reapero de miaj knabaj tagoj, tial tiuj ne estas alies afero”.

Mr Makino a écrit ainsi dans son message :
“Le 13 avril 1945, je me suis à peine sauvé de l’attaque aérienne des États-Unis sur Tokyo. Pendant mon enfance, j’ai toujours souffert de la faim. Selon des rumeurs, dans la province de Kumamoto, il restait encore des provisions, j’y ai emménagé mais là aussi, il n’y avait pas de quoi manger. Mes maîtres et amis, pauvres eux aussi, m’ont aidé. Grâce à cela, à 13 ans et vivant seul, j’ai réussi à survivre. Les catastrophes et accidents actuels des centrales nucléaires me ramènent à cette époque de mon enfance, elles ne sont pas le souci d’autres personnes.

Suferoj de bestoj
En la katastrofo ne nur homoj sed ankaŭ bestoj suferis/as.

Souffrances des animaux
Dans la catastrophe, il n’y a pas que les hommes mais aussi les animaux qui ont souffert et souffrent encore.

Orfiŝoj
Mortis ĉiuj orfiŝoj en la hejmo de mia amiko en la gubernio Hukuŝima. Akvujo ne rompiĝis, sed la tertremo skuis ĝin kaj akvo elŝprucis. Laŭ ŝia supozo en tiu skuado tiu 20-jara, 30-centimetra orfiŝo batis sin kontraŭ la vitro. Ĝia vosto multe vundiĝis. Ŝi metis ĝin en alian akvujon sed baldaŭ ĝi mortis. Ankaŭ ĉiuj aliaj malgrandaj orfiŝoj mortis. Ŝi ĉagreniĝis pro ĝia morto, ĉar ĝi estis ŝia longa amiko. En kelkaj akvarioj fiŝoj multe mortis pro la tertremo kaj posta elektra paneo.
Toohoku-regiono estas fama pro bongustaj ostroj, sed pro la cunamo ĉiuj ostroj mortis en la maro.

Poissons rouges
Tous les poissons rouges sont morts chez mon amie dans la province de Hukuŝima. L’aquarium ne s’est pas brisé mais le tremblement de terre l’a secoué et l’eau est partie. Elle suppose que pendant les secousses, ce poisson rouge de 20 ans et de 30 centimètres de long s’est frappé contre la vitre. Sa queue s’est gravement blessée. Elle l’a mis dans un autre aquarium mais il est mort rapidement. Tous les autres petits poissons rouges sont également morts. Cela l’a attristée car ils étaient ses amis de longue date. Dans quelques aquariums, de nombreux poissons sont morts à cause du séisme et de la panne de courant qui a suivi.
La région de Toohoku est célèbre pour ses huîtres succulentes mais, à cause du tsunami, toutes sont mortes.

Katoj kaj hundoj

Des chats et des chiens

S-ino Sano Tomoko, (62-jara, rifuĝinto en la urbo Iŝinomaki) : Mia 4-jara kato Momo mortis en la cunamo. Ŝi estis tre aminda. Kvar tagojn post la cunamo mi revenis hejmen kaj trovis ŝin en la ŝranko, kien ŝi kaŝis sin kiam ŝi havis timon. Mi enterigis ŝin en la korto. Mia telefonilo rompiĝis, tial mi ne povas vidi ŝian foton en ĝi. Mi sentas min tre malĝoja, rememorante ŝin.
(la ĵurnalo Asahi, la 15an de aprilo)

Mme Sano Tomoko (62 ans, réfugiée dans la ville de Iŝinomaki) : Ma chatte de 4 ans, Momo, est morte dans le tsunami. Elle était adorable. Quatre jours après, je suis revenue chez moi et l’ai trouvée dans l’armoire, où, apeurée, elle s’était réfugiée. Je l’ai enterrée dans la cour. Mon téléphone s’est brisé et donc je ne peux pas la voir en photo. Je me sens très triste à son souvenir.

En la urboj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj homoj devis haste evakui la domon, lasinte siajn hundojn kaj katojn, ferminte tiujn en la domo aŭ liginte per ŝnuro. Multaj pensis, ke tio estas provizora kaj mallonga rifuĝado, sed efektive ne. Nun Asocio nomata UKC-Japanio, petite de la bestposedantoj, vizitas la domojn. Oni plejofte trovis la katojn kaj hundojn mortaj, sed surstrate oni jam kaptis 150 vagantajn hundojn. Se oni ne povos trovi la posedantojn, oni serĉos novajn prizorgantojn.

Dans les villes autour des centrales nucléaires, les personnes ont dû rapidement évacuer leurs maisons, en laissant leurs chiens et chats, après les avoir enfermés ou bien attachés. Beaucoup pensaient que c’était une évacuation provisoire très courte, mais ce ne fut pas le cas. Maintenant, une association dénommée “UKC-Japon”, à la demande de propriétaires d’animaux, visite les maisons. Le plus souvent, on trouve les chats et chiens morts, mais sur la route, on a déjà capturé 150 chiens errants. Si l’on ne peut pas trouver les propriétaires, on leur cherchera de nouveaux maîtres.

Kokinoj
35000 kokinoj mortis en la kokinejoj de s-ro Hurujama Koohei 77-jara en la urbo Jamamoto en la gubernio Mijagi. Post la tertremo elektro ne venis. Dum kelkaj tagoj li varmigis la kokinejojn per memproduktita elektro, sed baldaŭ elĉerpiĝis petrolo por tio. Krome la vojeto al la kokinejo estas detruita kaj li ne povis transporti nutraĵon kaj akvon tien. Ĉiuj kokinoj mortis. Li enterigis ilin kiel “rubaĵojn” en sian terenon. Li perdis pli ol 10 milionojn da enoj, sed li ne rezignis. “Mi perlaboris monon per kokinoj dum mia tuta vivo. Mi venkos ĉiajn malfacilojn”.
(la vespera papero de ĵurnalo Mainiĉi, la 14an de aprilo)

Des poules
35000 poules sont mortes dans les poulaillers de Mr Hurujama Koohei (77 ans) dans la ville de Jamamoto (province de Mijagi). Après le séisme, il n’y avait plus d’électricité. Pendant plusieurs jours, il a chauffé les poulaillers en produisant lui-même son électricité mais bientôt, le pétrole a manqué. En outre, la petite route qui mène au poulailler est détruite et il ne peut plus y transporter les aliments et l’eau. Toutes les poules sont mortes. Il les a enterrées sur son terrain, comme des “déchets”. Il a perdu plus de 10 millions de yens mais il n’a pas abandonné. “J’ai gagné de l’argent avec des poules toute ma vie durant. Je surmonterai toutes les difficultés”.
(journal du soir Mainiĉi, le 14 avril)

Ĉevaloj
En Japanio ni malofte vidas ĉevalojn en nia ĉiutaga vivo, sed la urbo Sooma estas fama pro “Festivalo de Ĉevaloj”, en kiu homoj en la kostumo de samurajoj (militistoj en la feŭdisma epoko) sur la ĉevalo batalas. Por tio multaj terkulturistoj havas sian ĉevalon. Nun kelkdek ĉevaloj estas postlasitaj en la malpermesita zono pro la evakuo de loĝantoj. S-ino Kaŭaŝima Masami, 31-jara oficistino de Asocio “Sooma kun ĉevalo”, tiujn ĉevalojn prizorgas kaj sendas al la norda insulo Hokajdo. La 4an de aprilo ŝi trovis unu vundiĝintan kaj maldikiĝintan ĉevalon sur la strato. Ŝi tre bedaŭras, ke ŝi ne povas savi tiujn forlasitajn ĉevalojn pro radioaktiveco kaj posttertremoj.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 11an de aprilo)

Des chevaux
Au Japon, nous voyons rarement des chevaux dans notre vie quotidienne, mais la ville de Sooma est célèbre pour son “Festival de Chevaux”, où des personnes en costumes de samouraïs (militaires de l’époque féodale) se battent à cheval. C’est pourquoi de nombreux cultivateurs possèdent leur propre cheval. Maintenant, quelques dizaines de chevaux sont abandonnés dans la zone interdite à cause de l’évacuation des habitants. Mme Kaŭaŝima Masami, 31 ans, employée de l’Association “Sooma avec un cheval”, s’en occupe et les vend dans l’île du nord Hokkaido. Le 4 avril, sur la route, elle a trouvé un cheval blessé et amaigri. Elle est profondément désolée de ne pouvoir sauver tous ces chevaux abandonnés à cause de la radio-activité et des répliques sismiques.

Bovinoj

Vaches

Ĉirkaŭ la nukleaj centraloj loĝas multaj bovistoj. Mi tradukas parton de du raportoj en du revuoj.

Malaperis ĉiuj sonoj el la urbo krom bruoj de fortaj ventoj. Sur la ĉefa strato kuŝis granda hundo, siberia huski, kaj tien kolektiĝis aliaj du hundoj. Ili rigardis min sub la ŝildo “Atomenergio, nia esperplena, estonta energio”. Tiu ĉi loko estas 4 kilometrojn fore de la Hukuŝima-centralo n-ro 1...
Ni eniris en la urbon Namie. En la tereno de terkulturisto mi trovis bovinejon. Kiam ni eniris en ĝin, venis al ni forta malbona odoro. En la malluma bovinejo ni vidis dekkelkajn bovinojn, iuj kuŝantaj, iuj starantaj, ĉiuj tute senmovaj. La unu, kiuj ŝajne dormas, ne havis okulon. Eble korvoj formanĝis ĝin. Ses bovinoj jam mortis. Tiu malbonodoro estis kadavra fetoro. Ĉiuj bovinoj estis ligitaj per du ŝnuroj al la fostoj....
(la revuo “Focus”, la 20an de aprilo).

Autour des centrales nucléaires se trouvent de nombreux élevages. Je traduis une partie de deux reportages parus dans deux revues.

Tous les sons ont disparu de la ville, hormis les bruits des vents forts. Sur la route principale était couché un grand chien, un huski de Sibérie, et deux autres chiens l’ont rejoint. Ils me regardent sous le panneau “L’énergie atomique, notre énergie du futur, porteuse d’espoir”. Ce lieu est à 4 kilomètres de la centrale n°1 de Hukuŝima...
Nous sommes entrés dans la ville de Namie. Sur le terrain d’un agriculteur, j’ai trouvé l’étable. Quand nous y sommes entrés, nous avons senti une forte puanteur. Dans l’étable sombre, nous avons vu quelques dizaines de vaches, certaines couchées, certaines debout, toutes immobiles. À l’une d’elles, qui semblait dormir, il manquait un œil. Peut-être que des corbeaux l’avaient mangé. Six vaches étaient déjà mortes. Cette mauvaise odeur était celle de cadavres. Toutes les vaches étaient attachées par deux cordes...
(revue “Focus”, le 20 avril)

Malferminte la pordon, tie mi vidis inferon. Rigardis min maldikegaj bovinoj. Sur la planko kuŝis multnombraj kadavroj. Bovinoj loĝis/as po kelkaj en la 10 fakoj apartigitaj per bariloj. Triono jam mortis. Vivantaj bovinoj plendas ion. Ili sekvis min per siaj okuloj. Ili diris : “Donu al mi akvon”. En alia angulo estis ĉevalo, kiu lekis sian mortan amikon...
Ni proksimiĝis al la zono 15 kilometrojn fore de la nuklea centralo. Mi vidis multajn korvojn sur la tegmento de bovinejo. Ni eniris. Etendiĝis terurega pejzaĝo. Multaj bovinoj morte kuŝis, kvazaŭ unu sur la alia. Iuj perdis siajn okulojn, iuj jam skeletiĝis. Perdiĝis kapo el bovido. Eble pli frue ili estis forĵetitaj ol bovinoj en la antaŭa bovinejo, tial vivantaj estis tre malmultaj. Ili vivis, sed apenaŭ vivis, maldikiĝinte kaj ne povante stari. Iuj baraktis tiel, ke iliaj genuoj sangis.
Mi ne povis plu rigardi ilin, kaj eksteren iris. Sur la strato vagadis “sovaĝaj” bovinoj. Eble bovistoj esperis, ke ili pli longe vivos ekstere.

Après avoir ouvert la porte, j’y ai vu l’enfer. Me regardaient des vaches très maigres. Sur le sol se trouvaient de nombreux cadavres. Des vaches étaient restées et restent dans les 10 stalles séparées par des barrières. Un tiers était déjà mort. Les (encore) vivantes se plaignaient. Elles me suivaient du regard en disant ; “Donne-moi de l’eau”. Dans un autre coin se trouvait un cheval qui léchait son compagnon mort...
Nous nous sommes approchés de la zone des 15 kilomètres de la centrale nucléaire. Nous avons vu de nombreux corbeaux sur le toit des étables. Nous sommes entrés. Une vue terrifiante est apparue. De nombreuses vaches étaient couchées, mortes, comme l’une sur l’autre. Certaines avaient perdu leurs yeux, d’autres étaient déjà devenues squelettes. La tête d’un veau avait disparu. Peut-être que plus tôt elles avaient été rejetées de l’étable précédente, c’est pourquoi peu restaient en vie. Elles vivaient, mais à peine, s’étant amaigries et ne pouvant se lever. Certaines se débattaient de telle sorte que leurs genoux saignaient.
Je n’ai pu les regarder plus longtemps et suis sorti. Sur la route erraient des vaches “sauvages”. Peut-être que des éleveurs espéraient qu’elles vivraient plus longtemps à l’extérieur.

Mi renkontis bovistojn, kiuj ankoraŭ prizorgas siajn bovinojn.
S-ro Konno Eiĵi (62-jara) donis lakton al bovido nomata Sajuri, dirante : “Ŝia patrino ne zorgas pri ŝi, do anstataŭe mi devas. Ŝi estas tre aminda. Kiam mi vokas ŝian nomon, ŝi venas al mi”. Li loĝas en la rifuĝejo, de kiu dufoje ĉiun tagon li vizitas sian bovinejon.
S-ro Takahaŝi Tadamasa 56-jara revenis al sia bovinejo post 10-taga rifuĝado. “Mi ne melkis ilin dum 10 tagoj, do ili muĝis pro mamdoloro. Poste mi venas ĉi tien ĉiun tagon”. Melkitan lakton li devas forĵeti, ĉar estas malpermesite al li sendi ĝin al merkato pro radioaktiveco. Li palpis unu bovinon, dirante : “Tiu ĉi estas tre ĝentila. Mi amas ŝin”.
S-ro Konno Hiroŝi 50-jara diras : “Se ĉio estus perdita, mi povus rezigni, sed ĉi tie ŝajne ĉio estas bonorda. Se estos malpermesite al ni loĝi ĉi tie, kio okazos al miaj bovinoj ? Ĉu mi lasos bovinojn morti ĉi tie ? Ĉu mi renkontos mortintajn bovinojn post la permeso ? Mi ne povas toleri tion”.
Mi estas kortuŝita pro la vortoj de la bovistoj, kiuj prizorgadas siajn “familianojn” eĉ en tia senespera situacio.
(la revuo “Friday” la 29an de aprilo)

J’ai rencontré des éleveurs qui s’occupaient encore de leurs vaches.
Mr Konno Eiji (62 ans) donnait du lait à une génisse appelée Sajuri, en disant : “Sa mère ne s’occupe pas d’elle, donc je le fais à sa place. Elle est adorable. Quand je l’appelle par son som, elle vient à moi”. Il habite dans un refuge d’où il vient deux fois par jour pour visiter son étable.
Mr Takahaŝi Tadamasa, 56 ans, est revenu à son étable après s’être réfugié pendant 10 jours. “Je ne les ai pas traites pendant 10 jours, c’est pourquoi elles beuglaient à cause de douleur aux mamelles. Ensuite, je suis venu ici chaque jour”. Il doit jeter le lait tiré car il lui est interdit de le mettre sur le marché à cause de la radio-activité. Il a palpé une vache, en disant : “Celle-ci est très gentille. Je l’aime”.
Mr Konno Hiroŝi, 50 ans, dit : “Si tout était perdu, je pourrais renoncer, mais ici, tout semble être en ordre. S’il nous est interdit d’habiter ici, qu’adviendra-t-il de mes vaches ? Est-ce que je les laisserai mourir ici ? Est-ce que je rencontrerai d’autres vaches mortes après l’autorisation ? Je ne peux le supporter”.
Je suis touché par les paroles des éleveurs qui s’occupent de leurs “familles”, même dans une telle situation désespérée.
(la revue “Friday”, le 29 avril)

Laŭ la registaro, jam mortis aŭ estas mortigitaj 14000 bovinoj.

Selon le gouvernement, sont déjà mortes ou ont été abattues 14000 vaches.

Savita kato
Sinsekvis tro malĝojigaj raportoj. Laste mi prezentos bonan novaĵon de s-ino Suzuki Nozomi (46-jara) :
Mi aŭdis, ke mia kato nomata Hinata estas ĉirkaŭ ĉi tie, kaj mi venis. Mi vidis ŝin sola sidanta sur la rubaĵo. Mi plorkriis pro ĝojego. Jam pasis pli ol unu monato, tial mi rezignis ŝin. Ŝi estas iom maldika sed fartas bone. En la rifuĝejo mi ne rajtas havi katon, do mi devas lasi ŝin ĉi tie, sed tio estas tre malfacila por mi. Mi volus palpi al ŝi la kapon eterne ĉi tie.
(la ĵurnalo Asahi la 15an de aprilo)

Un chat sauvé
Des reportages trop attristants se sont succédés. Pour finir, je raconterai une bonne nouvelle de Mme Suzuki Nozomi (46 ans) :
J’ai entendu que ma chatte, appelée Hinata, était près d’ici et je suis venue. Je l’ai vue, seule, assise sur des déchets. J’ai crié et pleuré de bonheur. Un mois avait déjà passé et je m’étais résignée à ne plus la revoir. Elle était un peu maigre mais allait bien. Dans le refuge, je n’ai pas le droit d’avoir un chat, donc je dois la laisser là mais cela m’est très dur. Je voudrais lui masser la tête ici éternellement.
(le journal “Asahi”, le 15 avril)


(message suivant : 25 avril)


- Espéranto-Angers -