Centre Culturel Angevin d'Espéranto / Anĝeva Esperanto-Asocio

Vous êtes ici  :  Accueil > Ils l’ont utilisé > Correspondance du Japon > Messages mai 2011

Le 1er mai

(message précédent : 29 avril)
(rapide traduction, avec contributions de Simone ; le texte en espéranto, avec photo et graphique, se trouve sur le site de SAT : ici)


Le 1er mai

Letero de esperantistino loĝanta en la urbo Sendai
En la antaŭa letero mi skribis, “Mi rigardis kelkajn defendkorpusanojn serĉi mian malaperintanan parencon en la detruita domo. Dum 3 horoj ili traserĉis la 3 ĉambrojn, elpreninte rubaĵojn kaj eĉ lignojn el pinarboj, sed vane”.
Hodiaŭ mi havas bonan novaĵon. La 23an de aprilo edzino de la malaperinto reordigis la banejon en la unua etaĝo kaj vidis lian piedon sub rubaĵoj. Mi estas ĝoja. En la kamparo ankoraŭ restas tie kaj ĉi tie difektitaj aŭtomobiloj.
Por mi, kiu loĝas ekster la damaĝitaj gubernioj, la uzo de vortoj “bona novaĵo” kaj “ĝoja” por morto estas tre strangaj, sed por suferantoj trovi malaperintojn nun estas en la kategorio de “bona” kaj “ĝoja”.

Lettre d’une espérantophone habitant à Sendai
Dans le courrier précédent, j’ai écrit : “J’ai regardé quelques membres du corps de défense chercher mon parent disparu dans la maison détruite. Pendant 3 heures, ils ont exploré les 3 pièces, enlevant des décombres et même des morceaux de bois de pin, mais en vain”.
Aujourd’hui, j’ai une bonne nouvelle. Le 23 avril, la femme du disparu a remis de l’ordre dans la salle de bain au premier étage et a vu son pied sous des débris. Je suis joyeuse. Dans la campagne, il reste encore ici et là des voitures abîmées.
Pour moi, qui habite en dehors des provinces touchées, utiliser les mots “bonne nouvelle” et “joyeux” pour la mort semble très curieux, mais pour ceux qui souffrent, trouver des disparus se situe maintenant dans la catégorie de “bon” et “joyeux”.

La 49a Tago por mortintoj
Laŭ budhismo, mortintoj piede paŝas dum la unuaj 7 tagoj al la rivero Sanzu, kiu fluas inter la homa mondo kaj la alia mondo, trapasas la riveron kaj celas la mondon de Budho. Tamen la posta vojo ne estas glata. Ĉiun sepan tagon ili devas ekzameniĝi pri siaj malbonaj kondutoj dum sia vivo : mortigo, ŝtelado, mensogado, adultado kaj intrigado. Post kiam ili pentas kaj pardonpetas pri siaj malbonaj agoj, estas permesite al ili eniri en la mondon de Budho en la 49a tago. Ĝenerale en tiu tago oni metis cindron de la mortintoj en la familian tombon. Tial la 49a Tago estas tre grava por mortintoj kaj ankaŭ por iliaj familianoj. Por la mortintoj en la katastrofo, la 28a de aprilo estis ilia 49a Tago.
Okazis la ceremonio de la 49a Tago por la 84 mortintoj (74 el 108 lernantoj, kaj 10 el 13 instruistoj) en la elementa lernejo Ookaŭa en la urbo Iŝinomaki, Mijagi. Tuj poste malaperinta lernantino Kanoo Ai (12-jara) estis trovita inter rubaĵoj akumulitaj en la najbara templo. Kun larmoj ŝia patro kunportis la kadavron hejmen. Li diris : “Eĉ unu tagon aŭ du tagojn ni volas esti kun ŝi hejme”.
En ĵurnaloj aperis raportoj kaj fotoj de tiu 49a Tago. Multaj homoj, kiuj perdis siajn familianojn, profitis tiun tagon kiel rekomencan tagon por la nova vivo.

Le 49ème jour pour les morts
Selon le bouddhisme, durant les 7 premiers jours, les morts marchent vers la rivière Sanzu, qui coule entre le monde des vivants et l’autre monde, ils traversent la rivière et visent le monde de Bouddha. Mais le chemin qui suit n’est pas facile. Tous les sept jours, ils sont mis face à leurs mauvaise conduite leur vie durant : meurtre, vol, mensonge, adultère et complot. Après s’être repentis et avoir demandé pardon pour leurs mauvaises actions, le 49ème jour, il leur est permis d’entrer dans le monde de Bouddha. En général, ce jour-là, on met des cendres des morts dans la tombe familiale. C’est pourquoi le 49ème jour est très important pour les morts et aussi pour les membres de leurs familles. Pour les morts de la catastrophe, le 28 avril était leur 49ème jour.
La cérémonie du 49ème Jour a eu lieu pour les 84 morts (74 des 108 élèves, et 10 des 13 enseignants) à l’école élémentaire Ookaŭa dans la ville de Iŝinomaki, Mijagi. Aussitôt après, l’élève disparue Kanoo Ai (12 ans) a été retrouvée dans les décombres accumulés dans le temple voisin. En pleurant, son père a emporté le cadavre chez lui. Il a dit : “Même pour un jour ou deux, nous voulons être avec elle à la maison”.
Dans des journaux sont parus des reportages et des photos sur ce 49ème Jour. De nombreuses personnes ayant perdu des parents ont profité de ce jour comme d’un nouveau départ pour une nouvelle vie.

Handikapaj homoj
Eĉ por ordinaraj homoj loĝi en rifuĝejoj dum multaj tagoj estas ne tolereble. Por handikapaj homoj la situacio estas pli malbona.

Personnes handicapées
Même pour des personnes ordinaires, séjourner dans des refuges pendant une longue période n’est pas supportable. Pour les handicapés, la situation est pire.

Alergiaj homoj
17-jara lernantino havas alergion pri faruno kaj konkulaĵoj. Ŝi rifuĝis en rifuĝejon en la urbo Rikuzen-Takada, sed alportitaj manĝaĵoj estis ĉiam panoj kaj nudeloj. Ŝi atendis kelkajn tagojn, sed la situacio ne ŝanĝiĝis. Sen alia elekto ŝi prove manĝis panon, kaj aperis juko sur la korpo kaj suferis multe. Poste ŝi ricevis rizbulojn el alia rifuĝejo. Fine de marto ŝi aŭdis voĉon : “Ĉu ne troviĝas homoj kun alergio ?” Kunportis manĝajojn membro de Rondo Lakto por alergiaj geknaboj en Morioka. Laŭ la esploro de la ministerio 10% de la beboj, 5% de la infanoj kaj 1-2% de la tuta loĝantaro havas alergion pri manĝaĵoj.
Laŭ enketo de la ĵurnalo Mainiĉi, lakton kaj manĝaĵojn por alergiuloj respektive nur 4 gubernioj kaj 9 gubernioj rezervas. La buroo de fajrobrigado respondeca pri tiu afero eĉ ne enketis pri tio, dirante : “Ni rekomendas, ke la gubernioj rezervu tiujn manĝaĵojn, sed ili respondecu pri la eroj kaj la kvanto de rezervaĵoj, krome ni ne havas rajton ordoni tion al ili. Nuntempe ni ne havas iun planon pri manĝaĵoj por alergiuloj”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 24an de aprilo)

Personnes allergiques
Une élève de 17 ans a une allergie à la farine et aux coquillages. Elle s’est abritée dans un refuge dans la ville de Rikuzen-Takada, mais les aliments qu’on y apporte sont toujours du pain et des pâtes. Elle a attendu plusieurs jours mais la situation n’a pas changé. Sans autre choix, elle a essayé de manger du pain mais des démangeaison sont apparues sur le corps qui l’ont fait beaucoup souffrir. Ensuite, elle a reçu des boulettes de riz d’un autre refuge. À la fin de mars, elle a entendu quelqu’un qui disait : “N’y a-t-il pas des personnes souffrant d’allergie ?” Un membre de "Rondo Lakto" avait apporté à manger pour des enfants allergiques à Morioka. Selon une étude du ministère, 10% des bébés, 5% des enfants et 1-2% de la population totale souffrent d’allergies provenant de l’alimentation.
D’après une enquête du journal Mainiĉi, du lait et des aliments pour personnes allergiques sont mis en réserve par seulement 4 et 9 provinces respectivement. Le bureau des pompiers, responsable de cette affaire, n’a même pas enquêté sur ce sujet, disant : “Nous recommandons que les provinces réservent ces denrées, mais elles sont responsables de la nature et de la quantité des réserves, et en outre nous n’avons pas le droit de leur donner des ordres à ce sujet. Actuellement, nous n’avons aucun programme d’alimentation pour les personnes allergiques”.
(tiré du journal Mainiĉi, le 24 avril)

Aŭtismuloj
19-jara knabo Yoŝida Ren suferas pro aŭtismo (malbona kapablo kontakti aliajn homojn). Antaŭ la tertremo lia patrino Humiko akompanis lin ĉiun tagon al la najbara superbazaro por trejni lin bone rilati al ĉirkaŭaj homoj. Komence li foje panikiĝis, sed vendistoj kaj klientoj amikiĝis kun li kaj li alkutimiĝis al tiu situacio, sed tiu cunamo rabis al ŝi kaj ŝia filo tiun superbazaron. Kiam li rifuĝis al la gimnastikejo, li kuradis kaj ĝenis aliajn homojn, kaj estis skoldita, sed li ne komprenis la kialon kaj panikiĝis. Lia patrino Humiko retenis lin per lanaĵkovrilo, pro tio post kelkaj tagoj li fermis sin kaj ne eliris el tiu kovrilo. Nun ili loĝas en la domo posedata de la kompanio, por kiu ŝia edzo laboras. Ŝi supozas, ke ne malmultaj aŭtismuloj havas malfacilon en rifuĝejoj.
Kiam la ĵurnalo Asahi raportis pri ŝia sufero la 22an de marto, multaj proponis disponigon de sia neuzata domo al tiuj suferantaj familioj. Certe estas ne malmultaj familioj, kiuj havas malfacilon pri siaj aŭtismaj gefiloj, sed la problemo ne estas bone videbla.
(la ĵurnalo Asahi, la 26an de aprilo)

Autistes
Un jeune de 19 ans, Yoŝida Ren, souffre d’autisme. Avant le tremblement de terre, sa mère Humiko l’accompagnait chaque jour au supermarché voisin pour l’entraîner à être en relation avec les personnes environnantes. Au début, il a quelquefois paniqué, mais des vendeurs et des clients se sont liés d’amitié avec lui et il s’est habitué à cette situation, mais le tsunami a emporté le supermarché. Quand il s’est réfugié au gymnase, il courait et gênait les autres personnes et on le grondait, mais il ne comprenait pas pourquoi et paniquait. Sa mère Humiko l’a retenu par une couverture en laine, et c’est ainsi qu’après quelques jours, il s’est renfermé et ne sortait plus de cette couverture. Maintenant, ils habitent dans une maison, propriété de la compagnie pour laquelle son mari travaille. Elle suppose que de nombreux autistes ont des difficultés dans les refuges.
Quand le journal Asahi a relaté sa souffrance le 22 mars, de nombreuses personnes ont proposé de mettre leur maison inutilisée à la disposition de ces familles qui souffrent. Il est certain que nombreuses sont les familles qui ont des difficultés avec leurs enfants autistes, mais le problème n’est pas très visible.
(tiré du journal Asahi, le 26 avril)

Spertoj de mia amikino, kiu havas aŭtisman filon
Mi havas amikinon en Hukuŝima, kiu havas 35-jaran aŭtisman filon. Ŝi rakontis jene al mi :
Ĉiun tagon mia filo vizitas handikapitejon. Kiam okazis la tertremo, ĉiuj tuj kaŝis sin sub la tablojn, ĉar ĉiun monaton ili trejnas sin kontraŭ tertremoj. Do feliĉe ne okazis tre grava afero.
Tiun nokton multaj homoj en mia apartamentaro tranoktis en sia aŭtomobilo ektere pro la timo al la denovaj tertremoj, kaj ankaŭ ni estis invititaj, sed mi ne povis akcepti tiun bonkoran proponon pro mia filo. Aŭtismaj homoj facile panikiĝas en nekutima situacio, tial al mia filo loĝi en tia loko tute ne eblis.
Lia handikapitejo fermiĝis dum la sekvanta semajno pro manko de elektro. Mi diris tion al mia filo, kaj tiu akceptis ĝin, sed poste li vundis sin, batante sin per pugno, por ke li akceptigu al si tiun ŝanĝon de la vivritmo. Aŭtismaj homoj agadas laŭ la fiksita ordo, ili ne povas facile adaptiĝi al ŝanĝoj pri tempo kaj loko. Tial se li loĝus en rifuĝejo, li kuradus kaj kriadus en paniko. Ni neniam povus loĝi en rifuĝejo kun aliaj homoj.
En marto lia handikapitejo fermiĝis entute 3 semajnojn pro gripo kaj la tertremo. La antaŭa registaro de Liberala Demokratia Partio decidis pagi subvencion al handikapitejo nur por la periodo, kiam ĝi akceptas vizitantojn, pro kio nun ĝi havas financan malfacilon.

Expérience de mon amie qui a un fils autiste
J’ai une amie, à Hukuŝima, qui a un fils autiste de 35 ans. Elle m’a raconté ceci :
Chaque jour mon fils se rend au centre de handicapés. Quand le séisme a eu lieu, tous se sont cachés sous les tables parce que chaque mois, ils s’entrainent contre les tremblements de terre. Donc heureusement, il n’est arrivé rien de grave.
Cette nuit-là, beaucoup de personnes dans mon immeuble ont passé la nuit dans leur voiture, à l’extérieur, par crainte de nouveaux séismes, et nous aussi, nous avons été invités à le faire mais je ne pouvais accepter cette bienveillante proposition à cause de mon fils. Les personnes autistes paniquent facilement dans une situation inhabituelle, c’est pourquoi, pour mon fils, c’est complètement impossible de rester dans un tel lieu.
La semaine suivante, son centre de handicapés a fermé pour cause de manque de courant. Je l’ai dit à mon fils, il l’a accepté mais ensuite il s’est blessé, se frappant avec le poing pour s’obliger à accepter ce changement dans le rythme de la vie. Les personnes autistes agissent selon un ordre fixe, elles ne peuvent pas facilement s’adapter à des changements de temps et de lieu. Ainsi, si nous habitions dans un refuge, il courrait et crierait de panique. Nous ne pourrions jamais habiter dans un refuge avec d’autres personnes.
En mars, son centre de handicapés a fermé en tout pendant 3 semaines, à cause de la grippe et du tremblement de terre. Le gouvernement précédent du Parti Libéral Démocrate avait décidé d’allouer une subvention au centre de handicapés uniquement pour la période pendant laquelle il accueille des visiteurs, c’est pourquoi maintenant sa situation financière est difficile.


(message suivant : 2 mai)


- Espéranto-Angers -