Centre Culturel Angevin d'Espéranto / Anĝeva Esperanto-Asocio

Vous êtes ici  :  Accueil > Ils l’ont utilisé > Correspondance du Japon > Messages décembre 2011

Le 9 décembre

(message précédent : 7 décembre)
(rapide traduction ; le texte, plus joliment présenté mais en espéranto seulement, se trouve sur le site de SAT : ici)


Le 9 décembre / La 9an de decembro

Mi sendas eseon de 16-jarulino, kiu rifuĝis de la nuklea akcidento.
La 9an de decembro
Mia draste ŝanĝita vivo post 3.11
Transmigrado de Fukuŝima al Saitama

J’envoie l’essai d’une jeune fille de 16 ans, qui s’est réfugiée de l’accident nucléaire.
Le 9 décembre
Ma vie complètement changée après le 11 mars
Déménagement de Fukushima à Saitama

Anonima lernantino 16-jara

Elève anonyme de 16 ans

Ekde la 11a de marto mia vivo tute ŝanĝiĝis. Mi translokiĝis de mia urbo Namie en Fukuŝima al la gubernio Saitama. Nun mi pli kaj pli alkutimiĝis al la vivo ĉi tie, pro kio mi iom post iom povas retrorigardi mian pasintan vivon post la tertremo kaj pripensi mian estontecon. Unuflanke mi volas pli bone alkutimiĝi al la nuna vivo, sed aliflanke, sentante, ke la nuna vivo fariĝas mia ĉiutagaĵo, apartiĝo de mia hejmo maltrankviligas min.

Depuis le 11 mars, ma vie a complètement changé. J’ai déménagé de ma ville de Namie à Fukushima vers la préfecture de Saitama. Maintenant, je me suis de plus en plus habituée à la vie ici, c’est pourquoi je peux progressivement regarder derrière moi ma vie passée après le tremblement de terre et réfléchir sur mon avenir. D’un côté, je veux mieux m’habituer à la vie présente, mais d’un autre côté, en sentant que la vie actuelle devient mon quotidien, la séparation d’avec mon foyer m’inquiète.

Okazis la granda tertremo
Je la 14a horo kaj 46 minutoj okazis la tertremego de la Orienta Japanio.
Kiam mi estis lernanta historion en la klasĉambro en la unua etaĝo, aŭdiĝis malagrabla bruo, kiun mi neniam antaŭe aŭdis, kaj kun ĝi aŭdiĝis aliaj bruoj el diversaj lokoj. Tiuj, eliĝante el poŝtelefonoj, avertas la alvenon de tertremo. Post kelkaj sekundoj venis tremoj, do ni kaŝis nin sub la tablojn kaj atendis la finon de la tremado. Komence la tremo estis malgranda, sed venis pli kaj pli da skuoj. Mi sentis min moviĝi ambaŭflanken kun la tablo.
Mi bone memoras la plorkriojn de miaj panikitaj amikoj. Mi estis relative trankvila kaj pensis, ke fine venis tiel nomata “Tertremo apud la gubernio Mijagi”.

À 14h46 s’est produit le grand séisme de l’est du Japon.
Quand j’étais en train d’apprendre l’histoire dans la salle de classe au premier étage (= rez-de-chaussée en Europe), s’est fait entendre un bruit désagréable que je n’avais jamais entendu auparavant, et avec lui d’autres bruits de divers endroits. Ceux-là, provenant des téléphones mobiles, avertissent de l’arrivée d’un tremblement de terre. Quelques secondes après sont arrivés des tremblements, nous nous sommes donc cachés sous les tables et avons attendu la fin de la secousse. Au début, le tremblement était faible mais sont venues de plus en plus de secousses. Je me sentais bouger des deux côtés avec la table.
Je me rappelle bien les gémissements de mes amis paniqués. J’étais relativement tranquille et pensais que finalement était venu le dénommé “Séisme près de la préfecture de Mijagi”.

Kiam finiĝis la tertremo, ni fuĝis en la sportejon, sed ni estis maltrankvilaj pro oftaj postaj tremoj. Lernantoj en la 3a kaj la 4a etaĝoj subenvenis. Fine venis unu lernantino en la rulseĝo kun instruisto. Kiel maltrankvila ŝi estis, estante sola en la ĉambro dum kelkaj minutoj ! En la poŝtelefono de mia amiko mi vidis la scenojn de la cunamo, kiuj donis al ni tiel grandan ŝokon, ke ni perdis niajn voĉojn. Eĉ ni, kiuj spertis tiun grandan tertremon, ne povis kredi, ke tiel granda cunamo efektive okazas.

Quand le tremblement de terre s’est terminé, nous nous sommes enfuis dans le gymnase mais nous étions inquiets à cause des fréquents tremblements qui ont suivi. Des élèves des 3ème et 4ème étages sont descendus. Finalement, est arrivée une élève en fauteuil roulant avec un enseignant. Comme elle était inquiète, seule dans la pièce pendant quelques minutes ! Dans le téléphone mobile de mon ami, j’ai vu les scènes du tsunami qui nous ont causé un tel choc que nous en sommes restés sans voix. Même nous, qui avons vécu ce grand séisme, ne pouvions croire qu’un tel grand tsunami puisse réellement avoir lieu.

Feliĉe mi povis kontakti miajn gepatrojn, sed troviĝis ne malmultaj, kiuj ne povis fari tion. En tiu tago ni tranoktis en la lernejo, ĉar la nacia vojo al la lernejo estis inundita kaj en la lernejo elektro kaj akvo bone funkciis, dum oni ne sciis, kio okazis kaj okazos hejme. Sed kiam miaj gepatroj diris al mi, ke mi restu en la lernejo, rigardante multajn reveni hejmen, mi sentis min kvazaŭ forlasita de mia familio.
En mia urbo Namie troviĝas la distrikto Ukedo, fama pro fiŝkaptado. Kiam mia instruisto informis al ni kiel onidiron, ke Ukedo malaperis, mi opiniis, ke tia afero neniam povas okazi, sed kiam mi vidis mian amikon el Ukedo plori, mi devis akcepti la realon, kaj bedaŭras, ke mi povas fari nenion.

Heureusement, j’ai pu contacter mes parents mais il s’en est trouvé beaucoup qui n’ont pu le faire. Cette journée, nous avons passé la nuit à l’école car la route nationale reliant l’école était inondée et, à l’école, l’électricité et l’eau fonctionnaient bien alors que chez nous, on ne savait pas ce qui était arrivé et ce qui allait arriver. Mais quand mes parents m’ont dit de rester à l’école, en regardant beaucoup d’autres rentrer chez eux, je me suis sentie comme abandonnée par ma famille.
Dans ma ville de Namie se trouve le district d’Ukedo, célèbre pour la pêche. Quand mon professeur m’a informé, comme d’une rumeur, qu’Ukedo avait disparu, j’ai pensé qu’une telle chose ne peut jamais arriver, mais quand j’ai vu mon ami d’Ukedo pleurer, j’ai dû accepter la réalité et regrette de ne pouvoir rien faire.

Nia vagada vivo komenciĝis
Tiun nokton okazadis tertremoj ĉiun kelkan minuton, tial mi ne povis dormi, dume mi pensis pri miaj familianoj kaj hejmenrevenintaj amikoj. La sekva tago estis longa tago. Gimnastikejo de mia lernejo fariĝis kadavrejo. Mi sciis, ke mia domo situanta ĉirkaŭ 10 kilometrojn proksime de la nuklea centralo n-ro 1 estis inkludata en la malpermesita zono. Poste kun miaj gepatroj, kiuj venis al la lernejo, mi rifuĝis al la domo de mia parenco situanta 20 kilometrojn fore de la centralo. En tiu domo kolektiĝis ĉirkaŭ 20 homoj, sed je la 15a horo kaj 36 minutoj okazis eksplodo de la reaktoro, kaj ni denove rifuĝis ĉe la familio loĝanta pli malproksime.

Notre vie errante a commencé
Cette nuit ont eu lieu des secousses toutes les quelques minutes, c’est pourquoi je n’ai pas pu dormir, pendant que je pensais aux membres de ma famille et à mes amis rentrés chez eux. Le jour suivant a été une longue journée. Le gymnase de mon école est devenu une morgue. J’ai su que ma maison, située à environ 10 kilomètres de la centrale nucléaire n°1, était incluse dans la zone interdite. Ensuite, avec mes parents qui sont venus à l’école, je me suis réfugiée dans la maison d’un parent à 20 km de la centrale. Dans cette maison se sont rassemblées environ 20 personnes mais, à 15h36, il s’est produit une explosion du réacteur et nous nous sommes à nouveau réfugiés chez une famille habitant plus loin.

Kiam ni estis tie, mi havis la plej malfacilan tempon, ĉar ni ne konis tiun familion. Ni ne povis bani sin, nek uzi poŝtelefonon. Sed mi komprenis, ke mi ne devas plendi pri tio, kaj konvinkigis min, dirante al mi, ke ĉiuj havas similan malfacilon. En tiu distrikto troviĝis kelkaj rifuĝejoj, kiujn mi vizitis por vidi la staton kaj por serĉi miajn amikojn, sed mi bedaŭris veni, ĉar en la gimnastikejoj kaj lernejaj ĉambroj estis tiel plenaj de homoj, ke ili ne povis eĉ kuŝi, kaj krome necesejoj estis tre malpuraj. Ĉe la enirejoj oni montris nomojn, el kiuj homoj serĉis siajn familianojn kaj konatojn. Ĉar tiu tertremo okazis posttagmeze, familianoj, estante en apartaj lokoj, ne povis facile kontakti unu la alian.

Pendant que nous y avons étions, ce fut pour moi le moment le plus difficile car je ne connaissais pas cette famille. Nous ne pouvions pas prendre notre bain, ni utiliser un téléphone mobile. Mais j’ai compris que je ne devais pas m’en plaindre et me suis convaincue en me disant que tous avaient des difficultés semblables. Dans ce district se trouvaient quelques refuges que j’ai visités pour voir leur état et pour chercher mes amis mais j’ai regretté d’y être allée car, dans les gymnases et les classes d’écoles, c’était tellement bondé de personnes qu’elles ne pouvaient même pas être couchées, et en plus les toilettes étaient très sales. Aux entrées, on montrait des noms parmi lesquels des personnes cherchaient des membres de leur famille et des connaissances. Le séisme ayant eu lieu l’après-midi, des membres d’une même famille, étant en différents endroits, n’ont pu facilement se contacter.

Al la gubernio Ibaraki
Poste, postlasinte niajn geavojn, kiuj volis resti en Fukuŝima, ni translokiĝis al la domo de mia onklo en la gubernio Ibaraki, najbara gubernio de Fukuŝima. Tiun tempon mankis benzino en la tuta orienta Japanio, kaj ankaŭ nia aŭtomobilo haltis survoje pro manko de benzino. Ni dormis en la aŭtomobilo, kaj en la sekvanta mateno, ni veturis per ĵus funkciinta trajno al Ibaraki.
En la hejmo de mia onklo ĉio estas normala, tute malsame kiel en mia urbo kaj en la rifuĝejoj. Mi sentis min tre fremda en tiu vivo. En Fukuŝima nur malmultaj vendejoj estis malfermaj, tial ni devis veturi al malproksimaj urboj, timante elĉerpiĝon de benzino, sed ĉi tie ĉiuj vendejoj funkciis.
Tiam unuan fojon mi povis kontakti miajn amikojn per poŝtelefono, kaj iom sentis min trankvila, sed kiam mi pensis pri miaj amikoj en rifuĝejoj kaj geavoj en Fukuŝima, mi sentis min peka, demandante min, ĉu mi sola rajtas vivi en tiu bona stato.

Vers la préfecture d’Ibaraki
Ensuite, après avoir laissé nos grands-parents qui voulaient rester à Fukushima, nous avons déménagé vers la maison de mon oncle dans la préfecture d’Ibaraki, préfecture voisine de Fukushima. À ce moment, il manquait de l’essence dans tout l’est du Japon, et notre voiture aussi est tombée en panne d’essence. Nous avons dormi dans la voiture et, le matin suivant, nous avons voyagé par un train juste redémarré vers Ibaraki.
Chez mon oncle, tout est normal, à l’opposé de ma ville et des refuges. Je me suis sentie très étrangère dans cette vie. À Fukushima seulement peu de magasins étaient ouverts, c’est pourquoi nous devions voyager vers des villes éloignées, craignant l’épuisement de l’essence, mais ici tous les magasins fonctionnent.
À ce moment, pour la première fois, j’ai pu contacté mes amis par téléphone mobile, et je me suis sentie un peu tranquille, mais quand j’ai pensé à mes amis dans des refuges et à mes grands-parents à Fukushima, je me suis sentie coupable, me demandant si j’avais le droit de vivre seule dans une si bonne situation.

Al la gubernio Saitama
Poste, juĝinte, ke ni ne povos baldaŭ reveni al Fukuŝima, ni venis al la gubernio Saitama, kie loĝas mia onklo. Ni celis loĝi ĉi tie iom longe, do mi serĉis superan mezlernejon, kiun mi vizitos. Tio donis al mi ne malgrandan streson, ĉar decidi novan lernejon signifas, ke mi ne povos facile reveni al Fukuŝima, tial en mia koro naskiĝis emo prokrasti la decidon. Mian lernejon en Fukuŝima mi mem elektis, sukcesis eniri post diligenta preparado kaj vizitis unu jaron, do mi amis ĝin. Lernantoj en la nova lernejo certe elektis ĝin same kiel mi, do mi timis, ke ili ne akceptos novajn lernantojn kiel min kun varma koro, sed miaj novaj samklasanoj estis tre bonkoraj. Mi atendis, ke ili demandos min pri la tertremo, cunamo kaj la akcidento de la reaktoroj, sed ili preskaŭ nenion demandis. Nun mi pensas, ke tio venis de ilia zorgo pri mi, sed ne estas ĝene nek dolorige al mi respondi pri tiuj aferoj. Mi eĉ volis, ke mi parolu al ili pri miaj spertoj.

Vers la préfecture de Saitama
Ensuite, après avoir jugé que nous ne pourrions pas de sitôt revenir à Fukushima, nous sommes allés à la préfecture de Saitama où habite mon oncle. Nous comptions y habiter un certain temps, donc j’ai cherché un collège supérieur que je pourrais fréquenter. Cela ne m’a pas donné peu de stress car décider d’une nouvelle école veut dire que je ne pourrai pas facilement revenir à Fukushima, c’est pourquoi dans mon cœur m’est venue l’envie de retarder la décision. Mon école à Fukushima, je l’ai choisie moi-même, j’ai réussi à y entrer avec une préparation assidue et je l’ai fréquentée une année, donc je l’ai aimée. Les élèves dans la nouvelle école l’ont certainement choisie tout comme moi, donc j’ai craint qu’ils n’acceptent pas de nouveaux élèves comme moi dans leur cœur, mais mes nouveaux camarades de classe ont été très prévenants. Je m’attendais à ce qu’il m’interrogent sur le tremblement de terre, le tsunami et l’accident des réacteurs, mais ils ne m’ont presque rien demandé. Maintenant, je pense que c’est à cause de leur attention à mon égard, mais ce n’est pas gênant ni douloureux de répondre à de telles choses. Je voulais même leur parler de mon vécu.

Kvar monatoj pasis
Jam pasis kvar monatoj post la tertremo. Mi apartiĝis de samklasanoj de mia eksa lernejo kaj de aliaj amikoj de miaj infanaj tagoj. Mi sentas min malĝoja, ne havante/onte ŝancon renkontiĝi ilin tiom longan tempon aŭ eĉ dum mia vivo.
Mi perdis miajn amikojn, mi devis havi streson en la nova lernejo, mi devis nove komenci ĉion, mi ne povis repreni valorajn posedaĵojn el mia hejmo, kaj la urbo kaj la gubernio tre malrapide restariĝas. Ĉion malbonan kaŭzis la elektra centralo. Se ĝi ne ekzistus, mi povus vivi same kiel antaŭe, tiamaniere mi ofte pensas, sed foje venas alia opinio.
Ja ni perdis multon pro la nuklea centralo, sed antaŭ la akcidento ĝi donis multon al ni. La urboj evoluis dank’ al la centralo. Labori por TEPCO estis honorinde, tial multaj volis labori por la kompanio. Eĉ nun multaj laboras en la centralo por la riparado, inkludante patrojn de miaj amikoj. La centralo estis nia najbaro, kaj sen ĝi multaj ne povus vivteni sin. Kiam mi forlasis Fukuŝima-on, mi unuan fojon rimarkis, ke Fukuŝima estas grava por mi. Nun ĝi fariĝis fama pro la akcidento, sed mi ne volas ĝian tiamanieran famiĝon. Fukuŝima estas provinca gubernio sed plena de bela naturo kaj bongustaj manĝaĵoj. Mi volas, ke la tertremo ne rompu tradiciajn festojn kaj kulturaĵojn. Mi volas, ke Fukuŝima fariĝu loko, kiun multaj eksterlandanoj volas viziti. Tio ne eblos tuj, sed certe en la proksima estonteco. Por tio mi volonte kunlaboros, kaj ĝis tiu tempo mi strebe lernos en tiu ĉi loko. (Tradukita el la organo de la Nova Angla Edukado, la novembra numero 2011)

Quatre mois ont passé
Il s’est déjà passé quatre mois depuis le tsunami. J’ai été séparée de mes camarades de classe de mon ancienne école et de mes autres amis d’enfance. Je me sens triste, n’ayant pas / n’allant pas avoir la chance de les rencontrer pendant tant de temps ou même toute ma vie durant.
J’ai perdu mes amis, j’ai dû être stressée dans ma nouvelle école, j’ai dû à nouveau tout recommencer, je n’ai pas pu reprendre les choses de valeur de chez moi, et la ville et la préfecture se remettent très lentement. C’est la centrale électrique qui a causé tout ce mal. Si elle n’était pas là, je pourrais vivre comme avant, je pense souvent ainsi, mais quelquefois me vient une autre pensée.
Nous avons certes perdu beaucoup à cause de la centrale nucléaire mais, avant l’accident, elle nous a beaucoup donné. Les villes se sont développées grâce à la centrale. Travailler pour TEPCO était prestigieux, c’est pourquoi beaucoup de personnes voulaient travailler pour la compagnie. Même maintenant, beaucoup travaillent dans la centrale pour la réparation, y compris les pères de mes amis. La centrale est notre voisine et sans elle, beaucoup ne pourraient pas gagner leur vie. Quand j’ai abandonné Fukushima, pour la première fois, j’ai remarqué que Fukushima était importante pour moi. Maintenant, elle est devenue très connue à cause de l’accident, mais je ne veux pas d’une telle renommée. Fukushima est une préfecture de province mais pleine d’une belle nature et de mets savoureux. Je veux que le séisme ne détruise pas les fêtes et la culture traditionnelles. Je veux que Fukushima devienne un lieu que beaucoup d’étrangers souhaitent visiter. Cela ne sera pas possible immédiatement, mais certainement dans un proche avenir. Pour cela, je collaborerai volontiers et, d’ici là, j’apprendrai de toutes mes forces dans ce lieu-ci. (Traduit du journal “la Nouvelle éducation anglaise”, numéro de novembre 2011)


- Espéranto-Angers -