...................

Zamenhof-Festo

en Sainte-Gemmes-sur-Loire (Angers)

la 14-an de decembro 2025

...................

(alklaku por pligrandigi)
Nota : journée uniquement en espéranto.

Lastaj novaĵoj :

Programo planita :
Dum la paŭzoj : brokantado de Esperanto-libroj kaj -gazetoj kaj aliaj budoj.

La loko : Mapon vi povas vidi sube. Bone notu, ke la evento okazos en la "salle du Hutreau", ne en Angers mem sed en najbara urbo Sainte-Gemmes-sur-Loire (poŝta kodo : 49130), pli precize "norde de Sainte-Gemmes kaj sude de Angers", tre proksime al la suda parto de Angers.
Preciza situo estas : 47.43561601280656, -0.5598910787150189
La distanco inter la SNCF-stacio de Angers kaj la "salle du Hutreau" estas 4,7 kilometroj. Sed per tramo, vi povas iri ĝis la fina stacio "Roseraie" (en la kvartalo Roseraie) kaj restas nur 1,5 km. Se vi bezonas veturigadon, ne hezitu kontakti nin.

La prezo estas 30 eŭroj por la tuta tago : prelegoj, dancado, manĝ(et)oj, ...

La limdato por aliĝi jam pasis. Se vi deziras partopreni, kontaktu nin tuj tuj tuj !

Jen la aliĝilo :

========================================

Propra nomo :  ......................    Familia nomo :  ......................   Telefon-numero :  .............................

Se alia(j) partoprenonto(j), simile :

Propra nomo :  ......................    Familia nomo :  ......................   Telefon-numero :  .............................

Propra nomo :  ......................    Familia nomo :  ......................   Telefon-numero :  .............................

...

Retpoŝt-adreso :  ..............................................@................................................

Mi (Ni) partoprenos en la Zamenhof-Festo dimanĉon la 14-an de decembro 2025, en Sainte-Gemmes-sur-Loire (najbara al Angers)

Mi (Ni) elektas la menuon :    A : ... persono(j)              B : ... persono(j)

Prezo 30 €   x  ..... persono(j)  =  ..... €

========================================

Bonvolu sendi tiun sumon per ĝiro al la IBAN-konto: FR61 2004 1010 1100 2907 9S03 251.

kaj sendi la aliĝilon rete al : info(a)esperanto-angers.fr

============================================


Por atingi la lokon : "Oficialaj" informoj legeblas sur tiu paĝo.

Jen ĉi-sube 3 mapoj por helpi vin. Ilin vi povas ankaŭ elŝuti el tie : 2-paĝa pdf-dosiero.

(alklaku por pligrandigi)
...................

(alklaku por pligrandigi)
...................

(alklaku por pligrandigi)