Vi estas en : Ĉefpaĝo > Pri la Anĝeva Kulturcentro de Esperanto
En 1887, juna okul-kuracisto de Varsovio, la Dr Zamenhof, publikigas, subskribante "Doktoro Esperanto", la fundamentojn de la internacia lingvo, kiun li ellaboris kaj elprovis. La nova lingvo, baldaŭ konata per la nomo de sia iniciatinto, altiras la atenton de kelkaj Anĝevanoj jam ĉe la komenciĝo de la nova jarcento.

La Esperanto-grupo de Angers kreiĝas en novembro 1904 sekve de konferenco farita en nia urbo, en la urbodomo, far kapitano Capé, sub la prezidado de alia militisto, la generalo Samary.

La grupo formiĝas sub la impulso de s-ro Elie Galard, eks-apotekisto de Candé, jam konvinkita Esperantisto en 1901.
S-ro Galard do estas la unua prezidanto de la grupo (li al Esperanto tradukis gvidlibron pri la Monto Sankta-Mikaelo).
El inter la fruaj animantoj, on notas interalie la nomojn de eminentuloj de la urbo, kiaj la profesoro Préaubert, profesoro en la gimnazio, direktoro de la municipaj kursoj, fondinto de la Scienca Societo de Angers, ŝatanto de radio-telegradio kaj kies nomon havas Angers-strato.
Oni citu ankaŭ : la Pr. Henri Muffang, ankaŭ li profesoro en la gimnazio kaj kiu tradukis "Poil de Carotte" de Jules Renard ; S-ro Georges Bouvet, la klega direktoro de la Plant-ĝardeno, de la pri-naturaj sciencoj, prezidanto de la Scienca Societo, sekretario de la hortikultura Societo (lia filino estis kunlaborantino de la Angers-urbestro), s-ro Victor Leroy, ĉef-bibliotekisto de la urbo, ktp.
Kun tiuj antaŭuloj rapide kunagados interalie la grafo de Contades, la Dr André Martin, prezidanto de la Ligo pri Instruado, ktp. La intereso pri la nova lingvo disvastiĝas al aliaj sociaj klasoj kaj la administra komisiono de la labor-bordo petas la Popolan Universitaton starigi Esperanto-kurson (la projekto efektiviĝos nur en 1909). La Esperanto-grupo, kiu estos deklarita en 1906, havas sian sidejon ĉe Placo de la foir-halo (nuntempe placo Imbach).
En 1905, pluraj Anĝevanoj partoprenas en la unua universala Esperanto-kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. En la sama jaro kreiĝas grupo en Saumur, urbo kie naskiĝis en 1854 la Dr Vallienne, unu el la fruaj aŭtoroj de Esperantaj romanoj. Aliaj grupo rapide formiĝas en Cholet kaj Trélazé.
Tuj post sia kreiĝo, la Angers-grupo organizas Esperanto-kursojn. Dum ekspozicio en 1906, ĝi prezentas kuriozan dokumenton, leteron kiu ĉirkaŭis la mondon. Foririnte el la Esperanto-grupo de Clermont-Ferrand en 1904, ĝi vojaĝis dum pli ol 12 monatoj : Clermont-Ferrand, Louvain (Belgio), Stockholm (Svedio), Plovdiv (Bulgarie), Prague (Bohemio), Saint-Pétersbourg, Voronej (Rusio), Hambourg (Germanio), Londres (Britio), Montréal (Kanado), Saint-Louis (Usono), Mexico (Meksikio), Lima (Peruo), Bombay (Bharato), Malto, Turin (Italio), Alger (Alĝerio), Orléans, Clermont-Ferrand.
En la 3a universala kongreso de Esperanto, en Cambridge en 1907, on ludas en Esperanto pecon el Oedipe-Reĝo, de Sophocle, kiun la Pr. Préaubert el la greka tradukis kaj presigis en Angers.
Komence de 1914, la Anĝevanoj jam prepariĝas por turisme akcepti parton de la partoprenontoj de la universala kongreso kiu, en tiu jaro, estas planita okazi en Parizo... ekde la 2a de aŭgusto 1914.
La Turism-Oficejo publikigas en 1914 broŝuron en Esperanto kaj eldonas ilustritan faldfolion por la internaciaj renkontiĝoj.
Rimarkinde : Angers estas unu el la tre malmultaj francaj urboj, kun Beauvais, Tours kaj Paris, kie la Esperanto-kursoj plu okazas dum la tuta milito. Por pruvi "la nekompareblan facilecon kaj la grandan komercan valoron de Esperanto", tiuj kursoj estas organizataj paralele kun similaj kursoj en Anglio, Rusio, Hispanio kaj Norvegio.
La Esperanto-grupo reformiĝas en 1919 kaj plene funkcias ĝis la jaroj 1930.
Pro la kresko de la internaciaj danĝeroj kaj la persekutoj kontraŭu Esperanto en la diktaturaj landoj, la grupa aktivado malkreskas antaŭ la dua mondmilito. La german okupacio devigas ĝin momento malaperi pro la malpermeso de la lingvo.
Tamen la flamo ne mortis. Tuj post la foriro de la okupaciantoj el nia urbo, la Esperanto-grupo reorganiziĝas en oktobro 1944, kun novaj homoj, sub la impulso interalie de la Dr Max Rousseau.
Modifita statuto estas deklarita oktobre 1944 ĉe la prefektejo kaj aperas en la oficiala gazeto de la 18a de marto 1945. La nova grupo kunvenas dum multaj jaroj ĉe unu membrino, F-ino Nouais, bulvardo Descazeaux en Angers.
Preskaŭ 300 libroj el la antaŭa biblioteko, zorge konservitaj, estas reakiritaj kaj la eksteraj kontaktoj refaritaj. Membro el Trélazé elterigas el sia ĝardeno lernolibrojn kaŝitajn el la malamikaj rigardoj kaj la kursoj rekomenciĝas kun multaj partoprenantoj.
De tiam, laŭ la paso de la jaroj, disvolviĝas multaj eventoj. En tiuj tuj-postmilitaj jaroj, iuj iniciatas en Anĵuo : oni citu du internaciajn renkontiĝojn. La unua, jam en 1947, kunigis 120 partoprenantojn el sep landoj (el kiuj dana karavano de 33 partoprenantoj) kaj la dua en 1950 konsistigas antaŭ-kongreson de la universala kongreso de Esperanto en Parizo : 150 Esperantistoj venintaj el 14 landoj vizitas Anĵuon dum unu semajno kaj estas akceptataj en la urbodomo.
La Esperanto-grupo jam estis organizinta nacian kongreson Pentekoste de la sama jaro !
La ĉambro Chemellier tiam plu estante je dispono de la asocioj, la Anĝeva grupo tie prezentas kvar grandajn ekspoziciojn : en 1949, granda internacia ekspozicio de infanaj desegnoj kun 3000 desengoj senditaj de preskaŭ 2500 infanoj el 25 naciecoj (sub la prezido de la Prefekto). Ekzpozicio simila kaj samampleksa estas prezentata en 1952.
En 1952, la grupo de Angers asociiĝas kun instaliĝo de la Esperanto-kulturdomo de la kastelo de Grezijono, apud Baugé. Tiu kooperativa nacia realigaĵo akceptas, de tiam, somerajn kursojn, staĝojn kaj renkontiĝojn vizitatajn de miloj da partoprenantoj el la kvin kontinentoj.
En 1953 estas organizata en Anĵuo la akceptado de grupo de junaj Germanoj, alia iniciata novaĵo en tiu epoko !
De sia renaskiĝo en 1944, la Esperanto-Centro vizitigis kaj konigis Anĵuon al multaj eksterlandaj amikoj kaj ĉiujare organizas kursojn pri la internacia lingvo.
Kunasociiĝante en 1953 kun la Municipaj Kursoj, la Esperanto-Kultur-Centro de Angers povas labori kunlabore kun la ĉefaj Popolaj Universitatoj de Eŭropo. La Popola Universitato de Zurich estis preparinta serion de Esperanto-kursoj rapidaj kaj praktikaj. Tiuj kursoj estis adoptitaj samtempe de la Popolaj Universitatoj de Florence, La Haye, Helsinki, Karlstadt, Copenhague, Manchester, Parme, Salzburg kaj Stuttgart. Post la kvin unuaj kursoj (el 12), la novaj Anĝevaj Esperantistoj povas ekkorespondi kun siaj eksterlandaj kolegoj.
Strato Zamenhof estas inaŭgurita en Angers en 1954 dank’ al la Dr Max Rousseau, municipa konsiliano kaj membro de la grupo.
Notindas, ke ekzistas ankaŭ strato Zamenhof à Baugé, strato Espéranto en Montreuil-Juigné kaj skvare Espéranto en Liré.
En 1955, kvankam ankoraŭ neniu priskribo pri la efikoj de la atom-bombabo de Hiroŝo en 1945 publikiĝis, la membroj de la grupo, dank’ al rektaj atestoj publikigitaj en Esperanto en Japanio, povas traduki tiujn dokumentojn, kiuj plenigos tutan specialan paĝon en la "Courrier de l’Ouest".
SAT-Amikaro elektas Angers, kiel kongres-urbon por sia 11a kongreso en 1956.
Grava brita delegitaro en ĝi partoprenas kaj ankaŭ multaj Eŭropaj landoj estas reprezentataj.
En 1956, post 20-jara interrompo, la Sovetiaj Esperantistoj, kiuj ĵus kreis reorganizan komitaton, sendas al la Anĝevanoj, poŝtkartojn, leterojn kaj gazetojn.
En 1958, la Esperanto-grupo prezentas ekspozicion pri Japanio kun la partopreno de japana ĵurnalistino.
Dum pluraj jaroj, la Esperanto-Centro de Angers organizas por siaj membroj, longan serion da vesperoj, dediĉataj al multaj landoj, kun legadoj, filmoj kaj muzikoj, enkadre de la projekto "Oriento-Okcidento" de UNESKO.
En 1964 estas prezentata al publiko rimarkinda ekspozicio titolita "Trezoroj de la Orientaj Civilizacioj"
Ĉiuj tiuj manifestacioj malfacile povintus realiĝi sen la aktiva kaj bonvolema kunlaboro de la eksterlandaj Esperanto-asocioj.
La biblioteko de la grupo estas, pri Esperanto, unu el la plej kompletaj en Francio. En 2004, ĝi enhavas 2000 volumojn, tiom pri originala literaturo, kiom pri tradukoj el kvindeko da lingvoj.
En 1976, la Esperanto-grupo de Angers iĝas la Anĝeva Kultura Centro de Esperanto.
En 1985, la 77a Nacia Kongreso de UFE okazas en Angers. La kongresanoj tie laboras prepare al la centjariĝo de la lingvo. La partoprenantoj estas akceptitaj en la Angers-urbodomo far la delegito pri muziko : "Ĝi estas universala lingvo, utila al pliproksimiĝo inter la kulturoj". Debato kunigas la kongresanjonj pri la rilatoj inter amaskomunikiloj kaj Esperanto.
En 1987, la centjariĝo de Esperanto estas stampita en Angers, per grava ekspozicio pri ĝia literaturo en la Urba Biblioteko.
En 1993, alia ekspozicio, samloke, estas dediĉita al la tradukoj en Esperanton de la francaj literaturaj verkoj, okaze de la eldono de nova vortaro franca-Esperanto.
| Heureux qui comme Ulysse | Feliĉa, kiu faris, kiel Ulis’ |
|---|---|
| Heureux qui, comme Ulysse, a fait un beau voyage, | Feliĉa, kiu faris, kiel Ulis’, vojaĝon |
| Ou comme cestuy là qui conquit la toison, | Belan, aŭ forkonkeris felon de l’ŝaf’ orvila, |
| Et puis est retourné, plein d’usage et raison, | Kaj poste rehejmiĝis, plena de spert’ utila, |
| Vivre entre ses parents le reste de son âge ! | Kun la parencoj vivi kaj ĝui longan aĝon ! |
| Quand revoiray je, helas, de mon petit village | Ve, kiam mian etan revidos mi vilaĝon |
| Fumer la cheminée, et en quelle saison | Kun la kamen’ fumanta, en kia tag’, trankvila, |
| Revoiray je le clos de ma pauvre maison, | Revidos mi la korton de mia dom’ humila, |
| Qui m’est une province, et beaucoup davantage ? | Kiu al mi valoras plej grandan apanaĝon ? |
| Plus me plaist le sejour qu’ont basty mes ayeux, | Pli plaĉas min la ejo de l’avoj konstruita, |
| Que des palais Romains le front audacieux, | Ol de palacoj Romaj la frunto fierspita, |
| Plus que le marbre dur me plaist l’ardoise fine, | Pli ol marmor’ severa l’ardezo fajne blua, |
| Plus mon Loyre gaulois que le Tybre latin, | Pli mia galla Lŭaro, ol la Tiber’ latina, |
| Plus mon petit Liré, que le mont Palatin, | Pli mia Liréeto, ol monto Palatina, |
| Et plus que l’air marin la doulceur Angevine. | Kaj pli, ol maraero, tiu mildec’ Anĵua. |
| Joachin du Bellay | Traduko de Gaston Waringhien |
Por ebligi al Esperantistaj turistoj pli bone malkovri nian regionon, la Anĝeva Centro iniciatas en septembro 1996 traduk-konkurson de turistaj faldfolioj kaj gvidbroŝuroj. 44 dokumentoj estas ricevitaj, realigite de unuopuloj aŭ grupoj. El 130 muzeoj kaj monumentoj en Maine-et-Loire, 24 proponas siajn fald-dokumentojn en Esperanto.
La Kultura Esperanto-Centro de Angers deziris memorfesti la Centjariĝon de Esperanto en Angers (1904-2004), per serio da memorindaj eventoj :
Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer el la grupo Kajto kantas en la Centro Jean Vilar, en Angers la 29an de februaro 2004.
Bruno Robineau al la publiko rakontas sian revon, siajn vojaĝojn kaj siajn renkontiĝojn dum prelego en la Centro Jean Vilar la 16an de marto 2004.
Le 8an de aprilo, André Frangeul kaj Jeanik Marolleau partoprenas en elsendo "L’heure Locale" kaj parolas pri Esperanto kaj pri la vivo de la Centro ĉe televid-stacio TV10.
En la Municipa Instituto plenplenas la ĉambrego, por la prelego de Claude Piron pri la lingvaj baroj, la 14an de majo 2004.
En majo, internacia ekspozicio pri infan-desegnoj, pri la temo "protekto de la naturo", estas prezentata en Centro Jean Vilar, 300 desegnoj sur 49 paneloj invadas la akcepto-ĉambregon de la Centro (alklaku ĉi tie por vidi la enretigitajn desegnojn). Ankaŭ ekspozicio pri Esperanto-literaturo estas prezentita en la Municipa Biblioteko en junio 2004.
Tiu centjariĝo finiĝas la 12an de decembro 2004 per datrevena festomanĝo kun partopreno de la rusa kantisto-poemisto Mikaelo Bronŝtejn.
Nia Kultura Anĝeva Centro tiel partoprenas, de unu jarcento, en vasta monda plurkultura komunumo, kiu alportas alternativan solvon al komunikado inter civitanoj el ĉiuj landoj.
Solvo bazita sur uzado de lingvo vere internacia, neŭtrala, rapide lernebla, komuna propraĵo de ĉiuj siaj parolantoj.