| Ligoj |
| Biblioteko |
| Fotalbumoj |
| Anoncoj |
| Mapo de la retejo |
| Privata spaco |
Vi estas en : Ĉefpaĝo > Turismo kaj ekonomio en Anĵuo > Turismo
Konstruita ĉe la riverego Maine sur gaŭl-romia loko la kastelo de Angers estas rimarkinda modelo pri mezepoka arkitekturo. Tiu anĝeva fortikaĵo estis konstruigita de Sankta Ludoviko en 1230 por organizi la rezistadon kontraŭ la Bretonia duko. La juna reĝo konstruigis ĉirkaŭ la grafa palaco ĉirkaŭmuron 20000 m2 ampleksegan kun 17 turoj. Tiuj turoj estas konstruitaj alterne el skisto kaj el glimkreto.

Malantaŭ tiu miriga murego, la kastelo gardas universalan ĉefverkon : la Tapetaro pri Apokalipso. Tiu eksterordinara verko, mendita de Ludoviko la 1a, duko de Anĵuo, en 1375 estas la plej granda mezepoka teksaĵo en la mondo (100 m longa, 4,5 m alta).
Vi trovos ankaŭ la restaĵojn de la grafa palaco (11a kaj 12a jc) la alkamparan pordegon, kiu ebligis la sendependecon de la kastelo rilate al la urbo, la galerion de la reĝa loĝejo (15a jc) konstruigita de la reĝo Renato kaj la tapetojn de la reĝa loĝejo (15a kaj 16a jc).

De la supro de la Muelejturo, vi ĝuos belegan vidon al Angers kaj la riverbordoj de Maine. Ne forlasu, finante, la franceskajn ĝardenojn ĉirkaŭ la kastelo.
La antikvaj princaj mendintoj faris el Angers referencon en la tapetarta medio. Nun la urbo entenas ne malpli ol 170 malnovaj verkoj. Inter ili la plej granda mezepoka teksita tuto en la mondo, verkita laŭ la vizioj de la Evangeliisto Sankta Johano en Patmos.
Mendita de Ludoviko la Unua de Anĵuo, ĉirkaŭ 1370, ellaborita en la superbeco kaj la silento dum pli ol 10 jaroj, ĝi pasis de la manoj de la reĝoj al tiuj de la kanonkoj de la katedralo ĝis la forgeso kaj la disiĝo. Kelkaj eĉ kovris la flankojn de ĉevaloj en staloj. Post 5 jarcentoj, ĝi retrovis sian lokon en la kastelo de Angers. Vera vidbato, 130 metrojn longa, tiu mezepoka ĉefverko enhavas grandan originalecon : ĝiaj ambaŭ flankoj estas perfekte identaj kaj la dorsa flanko gardis siajn originajn kolorojn.
En 1996 nova muzeografia prezento estis aranĝita.
Meze de la 12a jarcento la anĵuaj konstruistoj ellaboris en Angers en la unika navo de la primitiva katedralo la principon de la volbo "Plantagenêt". La konstruejo finiĝis preskaŭ unu jarcenton poste per la konstruado de la ĥoro.

Ekstere la portalo montras majestan Kriston ĉirkaŭita per la simboloj de la kvar evangeliistoj. Je la tria etaĝo de tiu portalo, oni malkovras la skulptaĵojn de Sankta Maŭrico kaj de liaj kunuloj en kostumoj de la 16a jarcento. Interne, belega aro da vitraloj de la 12a jc ĝis la 16a jc ebligas sekvi la evoluadon de la arto de la anĵuaj ĉefvitralistoj, dum la meblaro atestas pri la renovigoj de la 18a kaj 19a jc.
Jean Lurçat malkovris Apokalipson dum Anĝeva restado en 1937. Profunde impresite de la tapetaro verkita de Nicolas Bataille, li deziris esprimi sian kosman vizion pri Homo en Paco kaj Gloro, post la apokalipso de la modernaj tempoj. Tiel naskiĝis La Kanto de la Mondo.

Tiu pompa verko, kies koloroj kaj sugestaj desegnoj okulfrapas el la nigra fono, estis teksita en Aubusson de 1957 ĝis 1966 ; dek tapetoj estis realigitaj. La morto de Jean Lurçat ĉesigis la kreadon de la aliaj projektitaj tapetoj.
