Centre Culturel Angevin d’Espéranto

Vi estas en  :  Ĉefpaĝo > Turismo kaj ekonomio en Anĵuo > Turismo

Montsoreau

49730 Montsoreau

La kastelo Montsoreau : tri provincoj je la piedoj de ĝiaj muregoj

Aktoro kaj atestanto, Montsoreau ĝuas pri strategia kaj turisma situo ne ordinara.

Superanta unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio, la kastelo gvatas la kunfluejon de la riveregoj Vienne kaj Loire. Ĝi estis ties grava trafikpagejo kaj kontrolejo. De la supro de la remparoj, la vizitanto vidas al Anĵuo, sed ankaŭ al Tureno oriente kaj al Potevio sude tuj post la reĝa abatejo de Fontevraud, konstruita je kelkaj kilometroj de la kastelo.

Konstruigita ĉirkaŭ 1450 de Jean de Chambes, konsilisto de Karlo la 7a, la kastelo travivis la Religiajn Militojn. Aleksandro Dumas tie situis la morton de la Sinjoro de Bussy, amanto de Franciska de Maridor, la Sinjorino de Montsoreau.

Nepre vidu la belegan helican ŝtuparon de la renesanca epoko.

La kastelo Montsoreau apartenas al la Departemento Maine-et-Loire.

Fungejo « Saut aux loups »

Ĉi tie ekkonu strangaĵon de la Loire-valo. La monteto « La Maumenière » unuavide estas aro da trogloditaj loĝejoj garditaj en la originala aspekto. Ili kondukas al vastegaj subteraj galerioj, fositaj dum la 15a jarcento por eltiri glimkreton, el kiu oni konstruis abatejojn kaj kastelojn.

Ekde la komenco de la 20a jarcento, la fungokultivistoj uzis tiujn lokojn por kultivi la ĉampinjonojn ("parizajn fungojn"), kaj freŝdate la « shii-take », blupiedojn, pleŭrotojn...

Sekvu la fungojn laŭ la diversaj stadioj kaj kultivmetodoj... ĝis via telero.

La manĝo ĉe la fungisto : « la Galipedoj » (rulfaluloj)

Komencita en 1990, tiu manĝo ŝajnas ĉiun jaron iom pli plaĉi al la unuopuloj kaj grupoj, kiuj serĉas originalan manĝon ligitan al kampara gusto.

Familia entrepreno, akceptado fare de la posedantoj.

- Centre Culturel Angevin d’Espéranto -