Centre Culturel Angevin d’Espéranto

Vi estas en  :  Ĉefpaĝo > Turismo kaj ekonomio en Anĵuo > Turismo

Ekomuzeo de Montjean sur Loire

La Forge - Place du Vallon - 49570 Montjean-sur-Loire

De kanabo ĝis gabaro :
- Ekkoni la heredan posedaĵon
- Tra la lando de la boatistoj kaj de la kanabistoj.
- Navigi sur Luaro, "esti boatisto" sur iama boato, en kontakto kun la riverega medio, iri de la strandoj al la fluejo inter ardeoj kaj kormoranoj, angilkaptistoj aŭ salmokaptistoj... laŭ la sezono.

GIF - 29.2 kb
Gabaro

La Kalkfornegoj kaj la Karbominejoj

Kiel mezepokaj fortikaĵoj, dek naŭ kalkfornegoj, el kiuj kvar de la 18a jarcento kaj la granda ŝtona subtenilo de la puto "La Tranchée" superas Luaron kaj la kamparon kaj la reton da galerioj de la karbindustrio de Montjean, konservejo de la minarto de la 18a kaj 19a jarcentoj. La kalkfornegoj Chateaupanne kaj Pincourt, "historiaj Monumentoj" estas la ĉefaj punktoj de la vizitirejo.

La Kultivo de kanabo

Ĝi estas renaskiĝo dank’al la kanabista teamo de Ekomuzeo : jara demonstro kun braka elradikigo kaj macerado en Luaro dum la kanabofesto fine de aŭgusto. Tiel estas konservataj la farscioj kaj la tutan memoron de kulturo, kiu riĉigis la Luar-valon ekde la 18a jarcento, kaj kies merkato ampleksis la ŝnurfabrikojn kaj velfabrikojn de Angers kaj de la okcidentaj grandaj havenoj.

La tutan jaron, demonstrado de stupigo de kanabo kaj fabrikado de metiaj ŝnuroj...

- Centre Culturel Angevin d’Espéranto -