Centre Culturel Angevin d’Espéranto

Vi estas en  :  Ĉefpaĝo > Turismo kaj ekonomio en Anĵuo > Turismo

La reĝa abatejo de Fontevraud

Eksa monaĥinejo (11a - 18a jc). Eksa malliberejo (19a jc øis 1965). Nun Okcidenta Kultura Centro.

Kvar priorejoj por unu abatejo

Sur 14-hektara bieno, la abatejo de Fontevraud estas aparta arkitektura konstruaĵaro, vera monaĥeja civito, kiu entenis kvar priorejojn :
- la Granda Monaĥinejo, por la ĥormonaĥinoj, dediĉitaj al la preĝado.
- La Magdalena, por la servantaj religiulinoj, dediĉitaj al la laboro.
- S-ta Lazaro kaj la flegejoj S-ta Benedikto por la monaĥinoj, kiuj flegas la malsanulojn kaj la leprulojn.
- S-ta Johano ĉe la Loĝejo, por la viroj, monaĥoj kaj pastroj vivantaj eksterklostre.

Unika en Eŭropo, duobla ordeno estrita de la virinoj : la virojn ili submetis "por la savo de iliaj animoj".

En la navo de la abateja preĝejo, kvar polikromiaj kuŝantoj : Henriko la 2a Plantagenet, Alienor de Akvitanio, Rikardo Leonkora kaj Izabela de Angouleme.

Lokoj elvokantaj ĉiujn aspektojn de vivmaniero

De la preĝejo al la dormejo, de la manĝejo al la kanonikara ĉambro, de la hejtita ĉambro al la juirejoj, ĉiam pasante tra la klostro, centro de la monaĥa organizo, sekvu paŝon post paŝo la ĉiutagan vivon de la religiulinoj.

Gastejo kaj restoracio de la Priorejo S-ta Lazaro

Loko por nekutima restado. Admirinde restaŭrita, la priorejo S-ta Lazaro, origine destinita por gastigi leprulojn, enhavas nun en la abateja bieno la gastejon kaj restoracion de Okcidenta Kultura Centro.

Unuopuloj, seminarioj, kongresoj, privataj akceptoj.

- Centre Culturel Angevin d’Espéranto -