| En tiu rubriko |
| Esperanto, kio estas ? |
| Rekomendo de UNESKO |
| Ligoj |
| Biblioteko |
| Fotalbumoj |
| Anoncoj |
| Mapo de la retejo |
| Privata spaco |
Vi estas en : Ĉefpaĝo > Esperanto, internacia lingvo
Tiu artikolo celas informi ĉefe la ne-Esperantistojn, pri kio estas Esperanto, kiu iniciatis ĝin, kio estas la celoj (plifaciligo de komunikado inter popoloj en la tuta mondo, ktp.) Pro tio, tiu ĉi artikolo ne nepre estas bezonata en Esperanto !
Dank’ al sia logika strukturo, dank’ al sia regula gramatiko kaj sia internacia terminaro, Esperanto estas unu el la plej facile lerneblaj lingvoj. Lerni Esperanton, tio signifas vidi alimaniere la mondon, tio signifas ekhavi rektajn kontaktojn en la tuta mondo, tio signifas interŝanĝi kun homoj el ĉiuj landoj, tio signifas reciproke pliriĉiĝi malkovrante aliajn kulturojn kaj malkovrigante sian, ne limigante sin al ununura lando aŭ landogrupo.
Ja, ĉar ĝi estas neŭtrala kaj internacia lingvo (ĝi apartenas al ĉiuj popoloj), Esperanto ebligas al ĉiuj homoj facile komuniki sendepende de kultura, politika, religia aŭ ekonomia hegemonio.
Esperantistoj estas plej divers-devenaj : iliaj komunaj trajtoj estas ne nur scipovo de Esperanto, sed ankaŭ ĝia uzado por komuniki kaj interŝanĝi kun Esperantistoj el aliaj landoj.
Nuntempe, centoj da lokaj, naciaj aŭ internaciaj asocioj ebligas praktiki la lingvon eĉ pli facile, konigi kaj instrui ĝin. Tra la kvin kontinentoj, ili formas veran amikecan reton surbaze de sen-malfacila interkompreniĝo. Kaj, samtempe uzata kiel Interreto, Esperanto pli kaj pli disvolviĝas.
Ankaŭ viaj konatoj lernu Esperanton por plej facile komuniki kun la tuta mondo ! Tion proponas al ili la Kultura Esperanto-Centro de Angers : inicado al la internacia lingvo por, memkompreneble, uzi ĝin !