Vi estas en : Ĉefpaĝo > Eventoj > Arkivoj
En novembro 1904, eminentaj famuloj el Angers kreas Esperantistan grupon, kiu funkcios ĝis 1939. En 1944, kelkajn semajnojn post la foriro de la okupaciaj trupoj, novaj homoj, subtenataj de antaŭaj Esperantistoj, rekreas grupon reakirante la bibliotekon kaj la arĥivojn de la antaŭa grupo. Tio do estas tuta Esperanto-jarcento en Angers, kiun la Kultura Esperanto-Centro festis dum la tuta jaro 2004.
Koncerto KAJTO Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer el la nederlanda grupo Kajto kantas en Esperanto dimanĉon la 29an de februaro 2004. Ĉirkaŭ 70 personoj ĉeestis en la spektaklejo de la Centro Jean Vilar (en Angers).
Prelego de Bruno Robineau. La 16an de marto, nia anĝeva prelegisto rakontas sian aventuron sur la tuta planedo, antaŭ atentema kaj multnombra publiko. 120 personoj ĉeestas en la spektaklejo de la Centro Jean Vilar.
"L’heure locale" ĉe televid-kanalo TV10 La 8an de aprilo, André Frangeul kaj Jeanik Marolleau partoprenas en la programero "L’heure Locale" kaj parolas pri Esperanto kaj pri la vivo de la asocio, ĉe tiu loka anĝeva televidkanalo. Membroj de la Centro ĉeestis en la publiko.

Prelego de Claude Piron. Tiu svisa psikologo kaj verkisto instruas en la universitato de Genève. Li estas eks-tradukisto en ONU kaj OMS por kvar lingvoj (angla, ĉina, hispana kaj rusa). Claude Piron prelegas pri la lingvaj baroj en Eŭropo vendredon la 14an de majo 2004 en la Municipa Instituto. La ĉambrego estas plenplena.
Internacia ekspozicio de infanaj desegnoj. Dum la tuta maja monato, internacia ekspozicio de infanaj desegnoj, ricevitaj el 13 landoj (Armenio, Benino, Brazilo, Ĉinio, Kubo, Japanio, Litovio, ktp.) pri la temo de la protekto de la naturo, estas prezentata en la centro Jean Vilar. 320 desegnoj sur 49 paneloj invadis la akcept-ĉambron de la Centro. Por la vizito : sekvu la gvidiston !
Ekspozicio en la Urba Biblioteko de Angers. Ankaŭ ekspozicio pri la Esperanta literaturo estas prezentata en la Urba Biblioteko en junio 2004. En la ĉambroj por Junuloj, kelkaj desegnaj paneloj estas prezentataj.
Festmanĝo de la Centjariĝo Tiu centjariĝo finiĝas la 12an de decembro 2004 per festa tago kun la temoj : La finiĝo de la centjariĝo, la Zamenhof-tago, enkadre de regiona manifestacio, la kvindeka datreveno de la UNESKO-Rezolucio favora al Esperanto, la datreveno de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Matene okazas gvidata vizito de la muzeo David d’Angers kaj de la Angers-kastelo. Tagmeze, datrevena festmanĝo kun la partopreno de la rusa kantisto kaj poemisto Mikaelo Bronŝtejn finas tiujn manifestaciojn.