Centre Culturel Angevin d’Espéranto

Vi estas en  :  Ĉefpaĝo > Pri la Anĝeva Kulturcentro de Esperanto

Statuto de la Kultura Esperanto-Centro de Angers

TITRE 1 : NOMO - CELOJ - SIDEJO - SITUO

Artikolo 1 : nomo

Inter la aliĝantoj al tiu nuna statuto, estas fondita asocio, regulata laŭ la leĝo de la 1a de julio 1901 kaj la dekreto de la 16a de aŭgusto 1901, kun jena titolo : CENTRE CULTUREL ANGEVIN D’ESPERANTO .

Artikolo 2 : celoj

Tiu asocio celas :

  1. Organizi la Esperantistan informadon.
  2. Plibonigi ĉe siaj membroj la scipovon kaj la uzadon de la internacia lingvo Esperanto cele ĉiajn celojn praktikajn kaj kulturajn.
  3. Disvastigi la uzadon de Esperanto proponante ĝian studadon al publiko kaj ĝian uzadon far ĉiaj organizoj en siaj internaciaj rilatoj.
  4. Kaj ĝenerale fari ĉiajn iniciatojn utilajn al disvastigo de Esperanto

Artikolo 3 : sidejo - situo.

La asocia sidejo troviĝas en ANGERS (Maine-et-Loire), 6 strato de Buis. La asocia sidejo povas esti translokita en iun ajn lokon laŭ decido de la Ĝenerala Asembleo. La asocio agadas ĉefe en ANGERS, sed povas respondi petojn aŭ subteni iniciatojn faritajn en la tuta departemento de Maine-et-Loire.

TITRE II : RIMEDOJ

Artikolo 4 :

La rimedoj de la asocio konsistas el :

  1. La kotizoj pagataj de la membroj.
  2. La donacoj kaj subvencioj.
  3. La enspezoj el manifestacioj kaj realigaĵoj.

TITRE III : STRUKTURO - ADMINISTRADO

  • la membroj
  • la Ĝenerala Asembleo
  • la administra komitato
  • la estraro

Artikolo 5 : la membroj

Ĉiu persono povas membriĝi en la asocio, laŭ la jenaj kondiĉoj :

  1. Esti prikonsentita de la komitato.
  2. pagi sian jaran kotizon. Ĉiuj membroj de la asocio estas voĉdon-rajtaj ekde la aĝo de 16 jaroj ; tamen la laŭleĝa aĝo estas postulata por elektiĝi en estraran postenon.

Honora komitato : La administra komitato rajtas doni al iuj eminentuloj aŭ al iuj personoj aparte meritantaj honoran titolon. La membroj de tiu honora komitato ne devas pagi kotizon.

Artikolo 6 : malakcepto - eksiĝo

En kazo de malakcepto, la decido devas esti skribe farita al la koncerna persono maksimume 6 monatojn post la aliĝo. Post tiu limdaŭro, ĉia aliĝanto estas konsiderata, kiel akceptita. La membreco perdiĝas pro la demisio, la morto aŭ la eksigo prononcita de la administra komitato sekve de nepago de la kotizo aŭ sekve de nerespekto de la statuto. La eksigita membro rajtas apelacii antaŭ la Ĝenerala Asembleo laŭ manieroj precizigotaj de la Interna Regularo. La demisio de la prezidanto aŭ de la kasisto povas okazi nur dum kunsido de la Administra Komitato.

Artikolo 7 : la Ĝenerala Asembleo

La Ĝenerala Asembleo konsistas el la membroj pagintaj sian jaran kotizon kaj el la membroj de la Honora Komitato.

  • 7.1 Kunvokado La membroj de la asocio "Centre Culturel Angevin d’Espéranto" kunsidas ĉiun jaron en Ĝeneralan Asemblon. La kunvokilo sendita minimume 15 tagojn antaŭe mencias la tagordon, kiu enhavas interalie la jenajn punktojn :
    • la agad-raporton de la Administra Komitato dum la pasinta jaro,
    • la financan bilancon de la pasinta jaro,
    • la agad-projekton por la sekvonta jaro,
    • la buĝeto tiucele proponatan.
  • 7.2 Ordinara Ĝenerala Asembleo
    • La Ordinara Ĝenerala Asembleo kunsidas minimume unu fojon jare. Ĝiaj decidoj validas, kiam ĉeestas almenaŭ la duono de la aktivaj membroj de la asocio aŭ kiam ili estas laŭregule reprezentataj. La membroj, kiuj ne povas ĉeesti rajtas reprezentiĝi per alia membro. La nombro da kromaj mandatoj, el kiuj rajtas disponi membro estas limigita je 5.
    • La Ordinara Ĝenerala Asembleo konfirmas la decidojn faritajn de la Administra Komitato. Ĝi elektas Administran Komitaton de minimume sep membroj. Ĝi elektas du kont-revizorojn elekster la Administra Komitato. Ĝi fiksas la jaran kotizon. La decidoj validiĝas per plimulto de la membroj ĉeestantaj aŭ reprezentataj. Protokolo de la Ĝeneralaj Asembleoj estas farita.
  • 7.3 Eksterordinara Ĝenerala Asembleo : eksterordinaraj Ĝeneralaj Asembleoj povas esti kunvokitaj de la Prezidanto komisiita de la Administra Komitato, aŭ laŭ la peto de du trionoj de la asociaj membroj.

Artikolo 8 : Administra Komitato

La Administra Komitato estas taskita administri la asocion inter la Ĝeneralaj Asembleoj.

  • Ĝi estas elektita por unu jaro.
  • La jammembroj estas reelekteblaj.
  • Ĝi kunsidas, laŭ kunvoko de la Prezidanto, minimume unufoje ĉiun trian monaton.
  • La decidoj de la Administra Komitato validiĝas per la plimulto de la ĉeestantaj membroj.
  • La membroj de la Administra Komitato devas ricevi neniun pagon pro siaj funkcioj. La financa raporto prezentata al la Asembleo devas mencii la kostojn misiajn, vojaĝajn aŭ reprezentadajn repagitajn al la membroj de la Administra Komitato.

Artikolo 9 : Estraro

Estraro estas elektita de la Administra Komitato en sia sino. Ĝi konsistas el :

  • Prezidanto, kiu organizas la laborojn de la Administra Komitato, kaj reprezentas la asocion. Li kunvokas la Administran Komitaton kaj la Ĝeneralajn Asembleojn.
  • Vic-prezidanto, kiu anstataŭas la prezidanton, kiam tiu ĉi ne povas, interalie por reprezenti la asocion.
  • Sekretarion, kiu respondecas pri la administrado kaj pri la arkivoj de la asocio.
  • Kasisto, kiu respondecas pri la financa administrado. La kasisto donas la laŭleĝajn kvitancojn.

TITRE IV : DIVERSAJ DISPOZICIOJ

Artikolo 10 : neŭtraleco

  • La Kultura Centro estas malfermata al ĉiaj pens-fluoj ; ĝi permesas ĉiujn interŝanĝojn kaj respektas ĉiujn opiniojn, sed ĝi malpermesas al si provi trudi ian ajn politikan aŭ religian doktrinon al siaj membroj.
  • La membroj de la "Centre Culturel Angevin d’Espéranto" estas liberaj, individue, kaj sen engaĝigi la asocion, aliĝi al la Esperanto-asocioj laŭ sia elekto.

Artikolo 11 : bonvoluloj - salajrataj deĵorantoj

Por la agadoj de la asocio, por ĝi povas labori bonvoluloj membroj aŭ ne membroj de la asocio. La statuso de la bonvoluloj apartenas al la atribuo de la povoj de la Prezidanto, kiu respondecas rilate al ili pri la leĝaj aŭ kontraktaj respondecoj de la asocio.

Por la asocio povas labori ankaŭ salajrataj deĵorantoj plen- aŭ part-tempe, kies la responsabilité patronale incombe al la Prezidanto de la asocio.

Artikolo 12

Interna regularo povos fiksi la detalojn pri la funkciado de la asocio, ne antaŭviditajn de la statuto. Ellaborita de la Administra Komitato, tiu regularo povos aplikiĝi nur post sia aprobo far la Ĝenerala Asembleo.

Artikolo 13 : malfondo

La asocio povas esti malfondita per decido farita de la du trionoj de la membroj ĉeestantaj en la Eksterordinara Ĝenerala Asembleo. Kaze de malfondo de la asocio CENTRE CULTUREL ANGEVIN D’ESPERANTO, la havaĵo estos transdonata al samcela asocio elektita de la Ĝenerala Asembleo.

- Centre Culturel Angevin d’Espéranto -