Centre Culturel Angevin d’Espéranto

Vi estas en  :  Ĉefpaĝo > Turismo kaj ekonomio en Anĵuo > Turismo

Rochemenier

Du eksaj subteraj farmbienoj kun loĝejoj kaj kromdomoj fositaj en glimkreto ŝirmas kelkajn centojn da iloj kaj kamparanaj mebloj (nuksoleo-premilo, vinberpremiloj, panbakujoj, plugiloj, hejmaĵoj, ktp. Rochemenier estas la plej kompleta troglodita situo en Luar-valo.

JPEG - 23.2 kb
Supraĵa preĝejo

Subtera kapelo kun ekzpozicio el la karlida erao ; ekspozicia ĉambro ; troglodita domo modernigita, elmontras kiel oni povas ankoraŭ loĝi en tia domo.

Kaj finvizite antikva (13a jc) supraĵa preĝejo dediĉita al St-Emerance.

Entute 20 ĉambroj sur unu hektaro.

Kontraŭe al la klifaj (ĉe-Luaraj) trogloditoj, Rochemenier estas troglodita vilaĝo situanta en ebenaĵo. La kultivistoj unuatempe fosis la farmbienan korton, vastan krateron, kie oni fosis loĝejojn kaj kromdomojn. La elfosita roko nomita franclingve "falun" (kalksablo) estis vendata kaj uzata precipe por grasumi la kampajn grundojn.

Kelkaj keloj tre certe datumas de mezepoko. Dum la 14a jc kelkaj dekoj da tiaj keloj estis ankoraŭ loĝataj.

JPEG - 29.7 kb
Modernigita domo

La subtera vilaĝo Rochemenier estas du aŭ trioble pli vasta ol la supraĵa vilaĝo.

Malsupreniru kaj eltrovu en la viziteblaj lokoj la tradiciajn arkitekturon kaj vivon de la trogloditoj.

La ttt-ejo de Rochemenier.


- Centre Culturel Angevin d’Espéranto -