| Ligoj |
| Biblioteko |
| Fotalbumoj |
| Anoncoj |
| Mapo de la retejo |
| Privata spaco |
Vi estas en : Ĉefpaĝo > Turismo kaj ekonomio en Anĵuo > Turismo

La 28an de aprilo 1900, la freŝdata kanzonisto Théodore Botrel verkas « le Mouchoir rouge de Cholet » (La ruĝa poŝtuko de Ĉoleto) kaj kantas ĝin en Pariza montmartra kabareto. La ĉoleta industriisto Léon Maret tiam ekpensas fabriki kaj sendi al la bretona kanzonisto poŝtukojn unuafoje ruĝe sur blanka fono teksitajn.
Jen la komenco de nekredebla reklamado por la ĉoleta industrio, sed ankaŭ por la urbo de tiam konata en tuta Francio tra tiu simbolo. Skarlata ŝtofo, sango kaj lino : la vendea ribelo kaj la ŝpinfabrikoj estas eternigitaj per tiu malgranda ruĝa poŝtuko kiun Cholet de tiam elmontras kiel emblemon.
Historio tro granda... por teni en poŝtuko !
Antaŭ ducent jaroj, la batalo de Cholet signas la strategian turniĝon de fratomurda lukto, la Vendeaj militoj. Ekde Cholet laŭ ordono de la Konvencio kaj de la Komitato pri Publika Savo, ekiras dum la vintro 1793/1794, la inferaj taĉmentoj de la Generalo Turreau.
La Rochejacquelein estas mortigita apud Cholet...
La paco firme revenos nur multe pli poste, kiam Bonaparte - kiu parolos pri « Milito de Gigantuloj » - agnoskigos la statusan lokon de la religio en la Konkordato. La Vendea ribelo de 1793 lasis neforigeblajn postsignojn.
Tia heredaĵo estigas, ke la ĉoletanoj ne atendis la bonfarojn de la politiko pri teritoria aranĝado por organizi sian areon. Kaj eĉ se ili repaciĝis kun la Respubliko jam de tre longe, restas en ili komprenebla malfido al la centriga regpotenco.
Tio probable klarigas, ke la progreso de ĉoletio ĉiam estis fundamente memdevena.