Centre Culturel Angevin d'Espéranto / Anĝeva Esperanto-Asocio

Vous êtes ici  :  Accueil > Ils l’ont utilisé > Correspondance du Japon > Messages octobre 2011

Le 25 octobre

(message précédent : 1er octobre)
(rapide traduction)


Le 25 octobre / La 25an de oktobro

(ĉi-supra bildo) Provizora limo inter radioaktiva infero kaj “sekura” mondo.
(image ci-dessus) Limite provisoire entre l’enfer radioactif et le monde “sûr ».

Toohoku-kongreso
La 22an-23an de oktobro okazis la 52a Toohoku-Esperanto-Kongreso en la varmfontejo Iizaka en la urbo Fukuŝima. Mi timis, ke pro la radioaktiveco ne venos multaj homoj, sed same kiel antaŭaj jaroj, preskaŭ 50 homoj ĉeestis kaj 30 homoj morale aliĝis.
Mi prezidis la simpozion “Esperante pacon por protekti vivon kaj vivadon”, en kiu reprezentantoj de la 4 gubernioj de Toohoku raportis kaj poste ni diskutis. Kiel mia fina saluto, mi prezentis leteron de juna esperantistino, kiu skribis al mi : “En la socio, al kiu mankas espero, mi sentas min pli kaj pli maltrankvila, sed ĉar mi vivas en tia socio, pli klare vidiĝis al mi vere valoraj aferoj. Unu el tiuj estas Esperanto. Ĉi-foje mi multfoje kaj insiste diradas al mi, ke mi serioze lernu Esperanton. Por vivi konservante vere valorajn aferojn trezore, Esperanto donos al mi multajn ŝlosilojn. Mi volas agadi por Esperanto per Esperanto kiel vi.”

Congrès de Toohoku
Les 22 et 23 octobre a eu lieu le 52ème Congrès d’Espéranto de Toohoku dans les thermes Iizaka, dans la ville de Fukushima. J’ai craint que beaucoup de personnes ne viennent pas à cause de la radioactivité, mais, comme les années précédentes, presque 50 personnes étaient présentes et 30 personnes ont adhéré moralement.
J’ai présidé le symposium “En espérant la paix pour protéger la vie et l’existence”, pendant lequel des représentants des 4 provinces de Toohoku ont fait un exposé, et ensuite nous avons discuté. Comme salutation finale, j’ai présenté une lettre d’une jeune espérantophone qui m’a écrit : “Dans la société à laquelle il manque l’espoir, je me sens de plus en plus inquiète mais parce que je vis dans une telle société, des choses vraiment de grande valeur me sont apparues plus clairement. L’une d’elles est l’espéranto. Cette fois-ci, je me suis répété de nombreuses fois que je dois apprendre sérieusement l’espéranto. Pour vivre en conservant comme un trésor des choses de vraiment grande valeur, l’espéranto m’aidera beaucoup. Je veux agir pour l’espéranto par l’espéranto, comme vous.”

Vizito al la urboj Iŭaki kaj Hirono

Radioaktiveco en diversaj lokoj en la gubernio Fukuŝima Profitante tiun kongreson, mi vizitis la urbon Iŭaki, kiu situas ĝuste sude de la nukleaj centraloj n-roj 1 kaj 2. Mi tranoktis la 23an de oktobro en la hotelo antaŭ la stacidomo Iŭaki. Je la 8a, la 24an, kiam mi forlasis la hotelon, mi demandis la deĵorantinon, kiom da radioaktiveco oni kutime detektas en la urbo, kaj ŝia respondo estis “Ĉi tie estas surprize malalta. Nur 0,12 mikro-sivertoj”. Tiu respondo estis surprizo al mi, ĉar en mia urbo Maebaŝi, ĉirkaŭ 200 kilometrojn fore de la centralo, la cifero estas kutime 0.03 mikro-sivertoj, kaj ŝi diras, ke tiu cifero estas surprize malalta. Tamen ŝi estis prava. En la ĵurnalo de tiu tago mi trovis jenan statistikon :

Visite aux villes de Iwaki et Hirono

Radioactivité en divers lieux de la province de Fukushima Profitant de ce congrès, j’ai visité la ville de Iwaki, située précisément au sud des centrales nucléaires n°1 et n°2. J’ai passé la nuit du 23 octobre à l’hôtel en face de la gare d’Iwaki. Le 24 à 8 h, quand j’ai quitté l’hôtel, j’ai demandé à l’employée combien de radioactivité on détecte normalement dans la ville et sa réponse a été : “Ici, de façon surprenante, le niveau est faible. Seulement 0,12 micro-sievert”. Cette réponse m’a surpris car dans ma ville de Maebashi, à environ 200 kilomètres de la centrale, le chiffre est habituellement de 0,03 micro-sievert, et elle dit que ce chiffre est, de façon surprenante, faible. Elle avait cependant raison. Dans le journal du jour, j’ai trouvé la statistique suivante :

La urbo Fukuŝima (ĉe la urbodomo) : 1,11 mikro-sivertoj
La urbo Nihonmacu (ĉe la urbodomo) : 0,84
La urbo Koorijama (ĉe la urbodomo) : 0,89
Kaj en la radiuso de 20 kilometroj,
La urbo Hirono (en Futacu-numa) : 0,62
La urbo Naraha (en Macudate) : 1,45
Antaŭa urbodomo de Tomioka : 3,69
La nuklea centro : 6,50
La urbo Futaba (ĉe Jamada) : 27,66
La urbo Namie (ĉe la centra parko) : 1,19

Ville de Fukushima (à la mairie) : 1,11 micro-sievert
Ville de Nihonmacu (à la mairie) : 0,84
Ville de Koorijama (à la mairie) : 0,89
Et dans un rayon de 20 kilomètres,
Ville de Hirono (à Futacu-numa) : 0,62
Ville de Naraha (à Macudate) : 1,45
Ancienne mairie de Tomioka : 3,69
Le centre nucléaire : 6,50
Ville de Futaba (à Jamada) : 27,66
Ville de Namie (au parc central) : 1,19

Je la 8a, per taksio mi ekiris al la marbordo, kie staras la hotelo Kanpo-no-jado. Laŭ la mapo pri damaĝoj de la cunamo, ĉirkaŭ la hotelo estis brune kolorigita, kio signifas, ke la cunamo envenis en tiun distrikton, sed jam la hotelo funkcias, kaj en la kampoj ĉirkaŭ ĝi restis stumpoj de rizplantoj, tial la damaĝoj estas ne tiel grandaj. Nur la digo laŭ la marbordo estis difektita.

À 8 h, je suis parti en taxi vers la côte où se trouve l’hôtel Kanpo-no-jado. Sur la carte des dégâts du tsunami, près de l’hôtel il y avait une couleur marron, ce qui veut dire que le tsunami est entré dans ce district, mais l’hôtel fonctionne déjà à nouveau, et dans les champs alentour, il restait des souches de plants de riz, c’est pourquoi les dégâts ne sont pas si grands. Il n’y a que la digue le long de la côte qui a été endommagée.

Vizito al la urbo Hirono
Mi revenis al la stacidomo de Iŭaki, kaj poste mi prenis la trajnon de 10:49 al la urbo Hirono, kiu, ĝis la 30a de septembro, estis fermita al la loĝantoj pro densa radioaktiveco. Tiu trajnlinio estas nomata Ĵooban-linio, grava linio, kiu ligas Tokion kaj la regionon Toohoku, sed ĉar ĝi kuras apud la du nukleaj centraloj, la linio interrompiĝis inter la suda stacio Hirono en la gubernio Fukuŝima kaj la fora, norda stacio Ŭatari en la gubernio Mijagi. La stacio Hirono estas la plej proksima al la damaĝita centralo de Fukuŝima n-ro 1.

Visite à la ville de Hirono
Je suis revenu à la gare de Iwaki et ensuite j’ai pris le train de 10h49 pour la gare de Hirono qui, jusqu’au 30 septembre, était fermée aux habitants à cause d’une radioactivité trop dense. Cette ligne ferroviaire est appelée "ligne Jooban", une ligne importante qui relie Tokyo et la région Toohoku, mais parce qu’elle passe près des deux centrales nucléaires, la ligne a été interrompue entre la station sud d’Hirono dans la province de Fukushima et la lointaine station nord de Watari, dans la province de Mijagi. La station Hirono est la plus proche de la centrale endommagée de Fukushima n°1.

En la trajno troviĝis, komence, ĉirkaŭ 20 homoj, kaj fine, kiam ĝi atingis la urbon Hirono je 11:14, nur ĉirkaŭ 10 homoj, inter kiuj estis du turistoj, kelkaj viroj bone vestitaj eble el Tokio kaj maljunulino kun lernantino. Antaŭ la stacidomo atendis minibuso kun la nomŝildo de la elektra kompanio Toshiba kaj aŭtomobilo, en kiujn tiuj viroj eniris. Atendis du taksioj, kaj mi ekveturis en la unu.

Dans le train se trouvaient, au début, environ 20 personnes et à la fin, quand il a atteint la ville de Hirono à 11h14, seulement environ 10 personnes parmi lesquelles deux touristes, quelques hommes bien habillés peut-être de Tokyo et une vieille dame avec une élève. Près de la gare attendait un minibus avec l’écriteau de la compagnie d’électricité Toshiba et une voiture dans lesquels ces hommes sont montés. Deux taxis attendaient et je suis parti avec le premier.

Mi veturis laŭ la ŝoseo n-ro 6. Dume la ŝoforo klarigis diversajn aferojn : “Eble la forteco de radioaktiveco estas 1 mikro-siverto ĉi tie, tamen estis senutile maltrankviliĝi pro tio, ĉar ni ne povas ŝanĝi la situacion. Ĉiuj loĝejoj kaj apartamentoj estis luitaj de TEPCO, por ke ĝi loĝigu laboristojn por la riparado. El 5500 urbanoj, revenis nur 300, tial la urbo estas kvazaŭ morta. Lernejoj malfermiĝos en la venonta jaro”.

J’ai voyagé le long de la route n°6. En cours de route, le chauffeur a expliqué différentes choses : “Peut-être qu’ici la radioactivité est de 1 micro-sievert, cependant il est inutile de s’en inquiéter car nous ne pouvons pas changer la situation. Tous les logements et appartements sont loués par TEPCO, pour y héberger des travailleurs pour la réparation. Des 5500 habitants, seuls 300 sont revenus, c’est pourquoi la ville est comme morte. Des écoles fermeront l’année prochaine”.

La taksio proksimiĝis al la granda krucvojo, kie staris kelkaj policanoj vestitaj blanke kontraŭ radioaktiveco aŭ kontraŭ pluvo. Ili mansigne ordonis al la ŝoforo reveni la saman vojon. Mi haltigis la taksion kaj fotis ilin. Apude kelkaj homoj sarkis la trotuaron.
Poste ni iris al J-Vilaĝo situanta en la urboj Naraha kaj Hirono, fondinta en 1997 kiel sporta instalaĵo fare de la gubernio Fukuŝima kaj TEPCO. Por subaĉeti koron de la loĝantoj, ĉiuj elektraj kompanioj tre bonkore kaj malavare konstruigis similajn konstruaĵojn tutlande kaj tiu ĉi estis la modela instalaĵo de tiaj korsubaĉetadoj. Ĝi estis ankaŭ la unua nacia trejncentro de piedpilko, sed nun oni uzas ĝin kiel stacion por la riparado de la nuklea centralo.
Enirinte en la terenon, vidiĝis multegaj aŭtomobiloj, inter kiuj estis levmaŝinoj kaj aliaj kamionoj. La ŝoforo klarigis : “Tiu ĉi tereno estis piedpilkejo bele gazonita, sed nun ferplanke kovrita, kaj la konstruaĵo fore videbla estas nun uzata kiel stacio por riparado”. Ni proksimiĝis al la konstruaĵo. Antaŭ la pordo staris gardistoj, kaj ni ne povis halti. Ĉe la ŝtuparo mi vidis 3 laboristojn, kiuj ŝajnis al mi pli ol 50-jaraj. La ŝoforo diris : “Jes, multaj estas maljunaj. Oni diras, ke inter la laboristoj troviĝas eksaj mafianoj kun teruriga tatuo”. El la taksifenestro mi fotis kelkajn fotojn kaj revenis.

Le taxi s’est approché du grand carrefour où se trouvaient quelques policiers habillés en blanc contre la radioactivité ou contre la pluie. De la main, ils ont ordonné au chauffeur de repartir par la même route. J’ai arrêté le taxi et les ai photographiés. Près de là quelques personnes raclaient le trottoir.
Ensuite nous sommes allés au Village J situé dans les villes de Naraha et Hirono, fondé en 1997 comme installation sportive par la province de Fukushima et TEPCO. Pour acheter la bienveillance des habitants, toutes les compagnies d’électricité font construire de bon cœur et généreusement des constructions similaires dans tout le pays et celle-ci est une installation modèle de telles acquisitions de complaisances. Elle fut aussi le premier centre national d’entraînement de football, mais maintenant, on l’utilise comme station de réparation de la centrale nucléaire.
Une fois entrés sur le terrain, sont visibles beaucoup de véhicules, parmi lesquelles des engins de levage et autres camions. Le chauffeur a expliqué : “Ce terrain était un terrain de foot avec une jolie pelouse, mais maintenant, il est recouvert d’un plancher de fer, et la construction visible au loin est maintenant utilisée comme station de réparation”. Nous nous sommes approchés de la construction. Devant la porte se trouvaient des gardiens [...]. Dans l’escalier, j’ai vu 3 travailleurs qui me semblaient âgés de plus de 50 ans. Le chauffeur a dit : “Oui, beaucoup sont vieux. On dit que parmi les travailleurs se trouvent d’anciens mafiosi avec un tatouage terrifiant”. De la fenêtre du taxi, j’ai pris quelques photos et suis reparti.

(ĉi-supra bildo) La centro de riparlaboro en J-vilaĝo.
(image ci-dessus) Le centre de réparation dans le village J.

Mi ne revenis rekte al la stacidomo, sed mi eltaksiiĝis en la loĝkvartalo laŭ la marbordo. Laŭ la malvasta strato viciĝis domoj, sed ĉiuj estis detruitaj de la cunamo kaj la duono de tiuj estis jam malkonstruita. Kelkaj domoj estis forlasitaj en la sama stato, kiam okazis la cunamo. Laŭ la marbordo restas pinarbaro, do mi opinias, ke la ondoj ne estis tiel fortaj kiel en la urbo Rikuzen-Takada, kie la arbaro tute malaperis. Mi malĝoje paŝis inter tiuj domoj. Inter tiu strato kaj la stacidomo estis rizkampoj, sed inundite nun kreskas helbaĉoj kun flavaj floroj.

Je ne suis pas revenu directement à la gare mais je suis descendu du taxi dans le quartier d’habitation le long de la côte. Le long de l’étroite rue étaient alignées des maisons, mais toutes avaient été détruites par le tsunami et la moitié était déjà démolie. Quelques maisons ont été abandonnées, dans le même état quand a eu lieu le tsunami. Le long de la côte, il reste une forêt de pin, donc je pense que les vagues n’ont pas été aussi fortes que dans la ville de Rikuzen-Takada où la forêt a complètement disparu. J’ai marché avec tristesse entre ces maisons. Entre cette rue et la gare, il y avait des champs de riz, mais ils ont été inondés et maintenant il pousse des mauvaises herbes avec des fleurs jaunes.

Rakonto de virino en la trajno
Mi prenis la trajnon de 12:49 al la urbo Iŭaki. En tiu trajno denove estis tiu virino kun lernantino. Mi havis intereson pri ili kaj alparolis. Ŝi estis loĝanto de la urbo Naraha, la najbara urbo de Hirono. Jen ŝia rakonto :

Histoire d’une femme dans le train
J’ai pris le train de 12h49 pour la ville de Iwaki. Dans ce train, il y avait à nouveau cette femme avec une élève. Je me suis intéressé à elles et les ai abordées. C’était une habitante de la ville de Naraha, la ville voisine de Hirono. Voici son histoire :

Mia domo situas 200 metrojn ene de la malpermesita distrikto. Kiam mi rajtis reveni hejmen portempe dum du horoj, mi revenis, sed en la domo estis plena de netolereble malbona odoro de ŝimo. Troviĝis fendo en la tegmento, kaj tra ĝi akvo engutis en la domon. Eble post unu jaro la domo fariĝos neloĝebla.

Ma maison est située à 200 mètres à l’intérieur du district interdit. Quand j’ai eu le droit de revenir momentanément chez moi pendant deux heures, j’y suis retournée mais la maison était envahie d’une odeur de moisissure affreusement nauséabonde. Il y avait une fente dans le toit et à travers elle, l’eau gouttait dans la maison. Peut-être que dans un an, la maison sera devenue inhabitable.

Post la akcidento ni, la loĝantoj de la urbo Hirono, rifuĝis al la urbo Aizu, la montara urbo de Fukuŝima, ĉar la du urboj estis ĝemelaj. Ni plendis pro tio, kial ni devis rifuĝi en tiun montaran lokon, sed poste ni trovis, ke ni estis feliĉaj, ĉar tiuj, kiuj rifuĝis al najbaraj urboj, certe elmetiĝis al radioaktiveco transportata de ventoj. Mi poste forkuris al Tokio, sed nun mi loĝas en la urbo Iŭaki kun 3 genepoj. Mia filino devas labori en alia urbo, kien ŝia kompanio translokiĝis. Mi laboris en manĝejo en mia urbo, sed nun estas senlabora. Ĉiun tagon mi prizorgas miajn genepojn. Ĉi tiu nepino estas la plej juna kaj bazlernejanino. Ŝi volas reveni al sia lernejo, sed jam tio ne eblos.

Après l’accident nous, les habitants de la ville de Hirono, nous nous sommes réfugiés dans la ville de Aizu, la ville montagnarde de Fukushima parce que les deux villes sont jumelées. Nous nous sommes plaints d’avoir à nous réfugier dans ce lieu de montagne, mais ensuite, nous avons trouvé que nous étions heureux parce que ceux qui se sont réfugiés dans des villes voisines ont certainement été touchés par la radioactivité transportée par les vents. J’ai ensuite fui à Tokyo, mais maintenant, j’habite dans la ville de Iwaki avec 3 petits-enfants. Ma fille doit travailler dans une autre ville où sa compagnie a déménagé. Je travaillais dans une cantine dans ma ville mais maintenant suis sans travail. Chaque jour, je m’occupe de mes petits-enfants. Cette petite-fille est la plus jeune et est élève en école élémentaire. Elle veut retourner dans son école mais ce n’est déjà plus possible.

Al kiom da radioaktiveco ni elmetiĝis ? Mi supozas, ke el la centralo certe elliĝis radioaktiveco, kvankam TEPCO ĉiam diris, ke tio ne okazas. Neniu scias pri tio, ĉar antaŭe neniu mezuris radioaktivecon en la urbo. Mia amikino, kiu loĝis tuj apud la centralo, diris, ke pecetoj el la eksplodo pluvis sur ŝin, kiam okazis la akcidento. Terura afero.
Hodiaŭ mi akompanis mian nepinon por vidi nian hejmon, ne de proksime, sed de fore. Por tiuj genepoj, mi devas strebi per mia tuta forto.

À combien de radioactivité avons-nous été soumis ? Je suppose que de la radioactivité est certainement sortie de la centrale, bien que TEPCO ait toujours dit que cela n’est pas arrivé. Personne ne le sait parce que personne auparavant n’avait mesuré la radioactivité dans la ville. Mon amie, qui habite juste à côté de la centrale, a dit que des petits morceaux provenant de l’explosion sont tombés du ciel sur elle, quand l’accident a eu lieu. Chose terrible.
Aujourd’hui, j’ai accompagné ma petite-fille pour voir notre maison, pas de près mais de loin. Pour ces petits-enfants, je dois faire mon possible de toutes mes forces.

El la stacidomo Iŭaki la virino kaj ŝia nepino paŝis foren en la senhoman urbon de Iŭaki.
Mi prenis la trajnon de la 15:40 kaj revenis hejmen je la 21a. Dume mi purigis mian inteston per alkoholaĵo kaj hejme mi purigis min en banejo.

À la sortie de la gare de Iwaki, la femme et la petite-fille sont parties au loin en marchant, dans la ville déserte de Iwaki.
J’ai pris le train de 15h40 et suis revenu chez moi à 21h. En cours de route, j’ai nettoyé mes intestins avec de l’alcool et, chez moi, je me suis lavé dans une baignoire.


(message suivant : 27 octobre)


- Espéranto-Angers -